Totemismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapuĉa totemo en Ĉilio

La totemismo estas soci-religia sistemo bazita sur parenceco kaj ligo inter iu totemo kaj iu homa grupo. Totemo estas viva aŭ malviva estaĵo, ĝenerale besto aŭ vegetaĵo konsiderata de iu grupo (klano) da primitivuloj kiel praulo kaj protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno kaj kolektiva nomo.

La totemismo estas aro de kredoj kaj spiritaj kaj sociaj manifestiĝoj ligitaj al totemo.

Priskribo

La totemismo estas antropologia koncepto kiu inkludas: metafizikan rilaton, kompleksan sistemon de ideoj, simboloj kaj praktikoj, inter individuo aŭ socia grupo, kaj animalo, vegetalo aŭ eĉ objekto. Oni trovas totemismon ĉefe en Nordameriko, en Aŭstralio, en Oceanio, aŭ en Amazonio, kaj verŝajne estas kredo konektita al primitiva homo pli ol disvastigo tutmonda tra kulturoj kaj etnoj.

La totemismo ne estas konsiderata de ĉiuj kiel religia fenomeno. Ne temas vere pri religio, ĉar ĝi esprimiĝas inter aliaj per adorado de animaloj. La koncepto de totemismo ekkoniĝis uuafoje en Londono en 1781. La identigo de variaj religiaj sistemoj kun totemismo estis flankenigita kaj kla termino jam estas uzata nur por identigi la ekziston de totemaj animaloj en ia tribo. Kelkaj fakuloj komprenas, ke en la Paleolitiko oni povas rimarki kelkajn spurojn de kredo je ia parenceco kun animaloj, tio estas, karaktero de la totemismo.

La totemismo manifestiĝas en variaj formoj kaj tipoj de diferencaj kuntekstoj, ĉefe inter popoloj kiuj miksis por sia ekonomio terkulturadon kaj ĉasadon kaj, ĉefe, inter la komunumoj de ĉasistoj, kiel en Aŭstralio; estas ankaŭ en triboj kiuj bredas gregaron; la totemismo neniel povas esti katalogita kiel ĝenerala fazo de la kultura disvolviĝo de la kondutaro de etnaj grupoj, sed, sendube, influis psikologie sur tiu kondutaro, en ties sociigo kaj en la formado de la homa personeco.

Literaturo

Vidu ankaŭ