Tototlán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tototlán
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Ĥalisko
Regiono Ciénega
Demografio
Loĝantaro 19 710
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°33′N 102°48′U  /  20.55°N, 102.8°U / 20.55; -102.8 (Tototlán) (mapo)
Alto 1 540 m
Areo 292,85 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Tototlán en Ĥalisko (Meksiko)
Situo de Tototlán en Ĥalisko (Meksiko)
DMS
Situo de Tototlán en Ĥalisko
Situo de Tototlán en Ĥalisko
Situo de Tototlán en Ĥalisko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tototlán Municipality [+]
vdr

Tototlán estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Ĥalisko. La ĉefurbo de la komunumo estas Tototlán. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 105.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tototlán apartenas al la regiono Ciénega kiu situas en la centra parto de la subŝtato Ĥalisko. Multaj komunumoj en tiu regiono sude limtuŝas Ĉapalaan Lagon aŭ la meksikan subŝtaton Miĉoakano. Al la regiono Ciénaga apartenas entute 13 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 19710 loĝantojn. El tiuj estis 9492 viroj kaj 10218 virinoj. La komunumo havas surfacon de 292,85 km². La meza alteco estas 1540 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 20,1 C. En la komunumo estas 820,8 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Ĥalisko.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5817 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4914 scipovis legi kaj skribi kaj 900 viroj estis analfabetoj. Do 15.47 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 6527 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5578 sciis legi kaj skribi kaj 946 virinoj estis analfabetoj. Do 14,49 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Tototlán vivis 17540 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 8 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,046 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]