Tuluzo
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tuluzo (okcitanlingve Tolosa, franclingve Toulouse) estas la kvara plej granda urbo de Francio, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Haute-Garonne, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Sudo-Pireneoj.
En la franca lingvo, la loĝantojn de Tuluzo oni kutime nomas Toulousains kaj Toulousaines.
Urbo kun aparta arkitekturo, ĝia kromnomo estas "rozkolora urbo" pro la koloro de la kutima historia konstrumaterialo: briko. Ĝia alia kromnomo estas la "Civito de la violoj". Ekzistas komunumo de violoj en Tuluzo, kie la produktado de tiu floro ja estas granda. La violo estas unu el la rekompencoj donata de la Akademio de la floraj ludoj de Tuluzo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Inter Mediteraneo kaj Atlantiko, proksime de la montaro Pireneoj, la urbon trafluas la rivero Garono estas la 4-a urbo en Francio, ĉefurbo de la departemento Haute-Garonne (Supra Garono) kaj de la regiono Sudo-Pireneoj.
La klimato estas oceana, influita de la tipoj kontinenta kaj mediteranea. La someroj estas sekaj kaj varmaj. La dominanta vento, blovanta de okcidente, estas nomata "vent d'autan" kaj alportas humidecon.
Historio [redakti]
Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn. De 2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve kelta urbo, aliancano de Romo, ĉefurbo de la Visigota reĝlando, posedaĵo de franca reĝo Kloviso, grafurbo kun la grafoj Rajmondo kaj la "Kapituloj" (konsilantaro). Nova religio disvastiĝis en la regiono, la Katarismo. La katolika eklezio en du krucmilitoj sange venkis ĝin kaj samtempe la okcitanan kulturon, kiu tiam estis brilega. Kiam Tuluzo riĉiĝis dank'al la mondkomerco de la pastelo, konstruiĝis la famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj, la Kapitulojn forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj religiaj institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
Vidindaĵoj [redakti]
Edukado kaj ekonomio [redakti]
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio (pli ol 100 000 studentoj). La Sud-Francia Kanalo, kiu ligas Atlantikon al Mediteraneo, prosperigis la urbon. Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero- kaj astronaŭtiko kaj famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko, informadiko, ĥemio, esploro, ktp.)
Esperanto [redakti]
En Tuluzo funkcias Esperanto-Kultur-Centro[1]. En la urbo troviĝas ankaŭ ZEO: la strato Zamenhof.
Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 197 voĉdonojn (0,21 % de voĉoj) en 2004, kaj 64 voĉdonojn (0,06 % de voĉoj) en 2009.
En 2010, la renkontiĝo de la Junulara Esperantista Franca Organizo FESTO okazis en apuda vilaĝo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.toulouse.fr/ - oficiala urbodoma TTT-ejo (france, angle kaj kastilie)

