Tournai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la municipoj en la provinco
Bazaj informoj
regiono: Valonio
provinco: Henegovio
geografia situo: 50°36'N; 3°23'E Mapo
areo: 215,67 km²
loĝantoj: 67.443 (2004-07-01)
loĝdenso: 313 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 7500

Tournai (france: [turNE]) (germane: Dornick, nederlande : Doornik)estas municipo en Valonio (Belgio), unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825. Ĝi havis grandan rolon dum la mezepoko kaj estis eĉ ĉefurbo de la reĝoj de la Saliaj Frankoj, dum la 5-a jarcento. La urbo famas ankaŭ pro ĝia grandega mezepoka katedralo.

Post reformo kaj ekde 1977 la municipoj Barry, Beclers, Blandain, Chercq, Ere, Esplechin, Froidmont, Froyennes, Gaurain-Ramecroix, Havinnes, Hertain, Kain, Lamain, Marquain, Maulde, Melles, Mont-Saint-Aubert, Mourcourt, Orcq, Quartes, Ramegnies-Chin, Rumillies, Saint-Maur, Templeuve, Thimougies, Vaulx-lez-Tournai, Vezon, Warchin kaj Willemeau apartenas al Tournai, la ĉefa municipo.

Kun la urboj Lille kaj Coutrai (Kortrijk en la flandra) formas la Eurometropolo Lille-Tournai-Kortrijk.

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (france, nederlande kaj angle)