Tura ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tower Bridge)
Saltu al: navigado, serĉo
Tower Bridge
ponto
Tower bridge London Twilight - November 2006.jpg
Tower Bridge vidata de North Bank
Deveno de nomo: Tower of London
Lando Nekonata flago  Unuiĝinta Reĝlando
Parto Anglio
Ŝoseo A100 Tower Bridge Road
Urbo Londono
Tipo de ponto Baskula ponto
Rivero Tamizo
Situo Tower Bridge
 - koordinatoj 51°30′20″N 00°04′32″W  /  51.50556°N, 0.07556°U / 51.50556; -0.07556 (Tura ponto)
Ĉefurbo Londono
Longo 244 m
Spano 61 m
Materialoj Kornvala granito, Portlanda cemento
Konstruo 1886 - 1894
 - solena malfermo 30-a de junio 1894
Posedanto Bridge House Estates
Plej facila aliro Londono
Transporto por piedirantoj kaj aŭtomobiloj
Situo de la ponto enkadre de Anglio
Pont.svg
Situo de la ponto enkadre de Anglio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Category:Tower Bridge
Retpaĝo: www.towerbridge.org.uk

La Tower Bridge (Tura ponto) estas en 1894 finkonstruita baskula ponto super la rivero Tamizo en Londono kaj nuntempe turista vidindaĵo. Ĝi situas flanke de la Tower of London (Turo de Londono), de kiu ĝi ankaŭ ricevis la nomon. Ĝi interligas la nordan kaj sudan partojn de Londono. Ĝiaj novgotikaj turoj kaj la inter ili trovebla bakulponta parto specifigas ĝin, hodiaŭ ĝis estas unu simbolo de Londono.

La baskulponto ĉiujare malfermiĝas 900-foje por tralasi la ŝipveturadon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento naskiĝis la bezono je nova trafika ebleco super la Tamizo, pli orienten de la ĝis tiam ekzistantaj pontoj, pli proksime al la maro. Por la londona registaro pli gravis la kontakto al la maro ol la interurba trafiko, tiel la parlamento antaŭskribis, ke la ponto devas certigi la tralason de la plej grandaj maraj ŝipoj. Tio alportis la konstruan solvon en formo de meze malfermebla parto, kiu parto konsistas el duparto baskulponto. Ĝia nomo venas de la Tower of London, oni devis adapti ties aspekton al tiu de la Turo, tie estiĝis la turoj. La konstruado de la Tura ponto komenciĝis en 1886 kaj finiĝis en 1894.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Tower bridge schm020.png

La du blaskuleblajn partojn de la meza pontoparto movis hidraŭla maŝinaro, lokita en suba parto de la turoj. Oni ŝarĝis per la hidraŭla vapormaŝino kun povumo de 360 ĈP tra akvopumpilo hidraŭlajn akumulatorojn, en kiuj la premon de ĉ. 50 baro certigis pezegaj peziloj. La grandprema akvo, akumulita en la akumulatoroj certigis la rapidan malfermon tra laborcilindroj. Oni ŝanĝis la masixnaron en 1976 al elektropelita olea hidraŭlo.

La ŝtala struktura de la turo certigis - krom la funkciaj bezonoj de éa ponto - ankaŭ belan aspekton de la turo, per la ŝtonan kovraĵo sur ĝi. La du turojn interligas piedponto en alto de 42-44 metroj super la rivernivelo. Tiu piedponto ebligas ankaŭ tiam la trairon de la ponto, kiam ĝi estas en malfermita stato.

Vapormaŝino sube en la Tower Bridge. Hodiaŭ ankoraŭ nur turisma vidindaĵo

La Tura ponto kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.