Toyohiro Akiyama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toyohiro Akiyama
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1942 (1942-07-22) (81-jaraĝa)
en Setagaja
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Internacia Kristana Universitato
Subskribo Toyohiro Akiyama
Okupo
Okupo ĵurnalistokosmonaŭto • raportisto
vdr

AKIYAMA Toyohiro (japane: 秋山 豊寛, Akiyama Toyohiro; naskiĝis la 22-an de julio 1942 en Setagaya, Tokio, Japanujo) estas iama japana televidĵurnalisto, kiu famiĝis pro sia flugo per la kosmoŝipo Sojuz al la kosmostacio Mir en la jaro 1990, kiel unua japano.

Akiyama iĝis raportisto por la japana televidentrepreno TBS (Tokyo Broadcasting System) en la jaro 1971. Inter 1967 kaj 1971 li laboris ankaŭ por la BBC World Service.

Post sia kosmoflugo, Akiyama iĝis vicdirektoro de TBS ĝis kiam li forlasis ĝin en oktobro 1995.

Toyohiro Akiyama edziĝis kaj havas du gefilojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]