Toyotomi Hideyori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toyotomi Hideyori
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1593 (1593-08-29)
en Osaka burgo
Morto 4-an de junio 1615 (1615-06-04) (21-jaraĝa)
en Osaka burgo
Mortokialo pikado
Tombo Osaka burgo
Ŝtataneco Tokugava-ŝogunregistaroJapanio
Familio
Patro Toyotomi Hideyoshi
Patrino Yodo-dono
Frat(in)oj Hashiba Hidekatsu • Toyotomi Tsurumatsu
Edz(in)o Senhime • Icha
Infanoj Tenshūni • Toyotomi Kunimatsu • Guen
Okupo
Okupo samurajo
vdr
Tombo de la Toyotomi-klano ĉe la monto Koya.

TOYOTOMI Hideyori (japane: 豊臣 秀頼, Toyotomi Hideyori; naskiĝis en 1593; mortis la 5-an de junio 1615) estis filo kaj heredonto de Toyotomi Hideyoshi, ministro pri plej supraj aferoj, kiu unuigis Japanion. Lia patrino, Yodo, estis nevino de Oda Nobunaga.

Kiam Hideyoshi mortis en 1598, la kvin regantoj, kiujn li establigis por reĝi dum la infaneco de Hideyori ekbatalis unu kontraŭ la alian por obteni la potencon. En 1600, post sia venko dum la batalo de Sekigahara, Tokugawa Ieyasu ekreĝis. Hideyori edziĝis al nepino de Ieyasu, Senhime, tiam 7-jara, por certigi sian lojalecon al la Tokugawa-klano. Tamen, Ieyasu daŭre taksis la junan Hideyori kiel ebla minaco kaj atakis lin dum la sieĝo de Osako dum la vintro de la jaro 1614. La atako estis malsukceso, sed Hideyori devis signi packontrakton kaj malkonstrui la defendaĵojn de sia fortikaĵo, la kastelo de Osako

En 1615 Ieyasu rompis la pacon kaj atakis denove. Hideyori provis vane fuĝi en la montaron. Li fine memortigis sin per harakiro, 22-jara. Li tiel neniigis la Toyotomi-klanon kaj preparis la vojon al la ŝoguna reĝimo de Tokugawa, kiu estris Japanion dum la sekvaj 250 jaroj.

Kunimatsu, 8-jara filo de Hideyori estis kaptita kaj senkapigita; lia filino estis sendita al Tokei-ji, sanktejo en Kamakura, kie ŝi poste iĝis la monaĥinejestrino Tenshu-ni.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]