Trévron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trévron / Treveron
komunumo
la granita kelta kruco el la 12-a - 14-a jarcento ĉe la preĝeja placo
la granita kelta kruco el la 12-a - 14-a jarcento ĉe la preĝeja placo
la granita kelta kruco el la 12-a - 14-a jarcento ĉe la preĝeja placo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Lanvallay / Lanvalae
Komunumaro Dinan Agglomération
INSEE kodo 22380 [+]
Poŝtkodo 22100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 684  (2021) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 23′ N, 2° 4′ U (mapo)48.391388888889-2.0630555555556Koordinatoj: 48° 23′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 112 m [+]
Areo 9,6 km² ( 960 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trévron / Treveron (Côtes-d'Armor)
Trévron / Treveron (Côtes-d'Armor)
DEC
Trévron / Treveron
Trévron / Treveron
Situo de Trévron / Treveron
Trévron / Treveron (Francio)
Trévron / Treveron (Francio)
DEC
Trévron / Treveron
Trévron / Treveron
Situo de Trévron / Treveron

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trévron [+]
vdr

Trévron - prononco [tʁevʁɔ̃], jen france, bretone Treveron - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 684 loĝantoj sur areo de 9,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Bobital, Brusvily, Calorguen, Le Hinglé, Plumaudan, Saint-Carné kaj Saint-Juvat.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situanta je 45 km norde de Rennes kaj je 25 km de la maro, Trévron estas kampara komunumo sed ankaŭ "verda" pro siaj padaro, gastloĝejoj kaj sia unuakategoria rivero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Starigita bordere de la romia vojo kondukanta de Alet al Nantes tra Dinan, la teritorio de Trévron estis komence dependaĵo de la paroĥo de Plumaudan. La unua mencio de Trévron, kiel paroĥo de la episkoplando de Saint-Malo datiĝas de 1254, sed ĝi jam nomiĝis en 1000 "Ecclesia Sancti Laurenti de Trevron". Ĝi dependis de la reĝa abatejo Saint-Magloire de Léhon. Trévron elektis sian unuan estraron en 1790, sed estis kunigita al Hinglé en 1792. Tamen ĝi reakiris sian aŭtonomecon en 1847. La kastelo de Chalonge estis atakita en 1791 de milo da kamparanoj, kiuj bruligis la impostajn aktojn. Meze de la 19-a jc, Trévron, kies ĉefa ekonomia sektoro estas la plurkultivado, trairis fortan malkreskon de sia loĝantaro.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de Trévron Blazono france Taillé ondé: au premier d'azur à la croix celtique au pied élargi en or, au second de sinople à une grappe de gueules tigée, feuillée et vrillée d'argent; le tout sommé d'un chef d'hermine plain.
esperante Dividita per ondo: en la unua kampo kelta kruco kun pligrandigita piedo orkolora sur lazura fono, en la dua kampo areto da ruĝaj vinberoj sur tigo, kun folio kaj tordita branĉeto arĝentkolora sur verda fono; ĉio kovrita per simpla ermena kapo
Detaloj Blazono akceptita de la urba estraro de Trévron en 1995.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

la kastelo de Chalonge
la kelta kruco, bildigita en la informkesto supre dekstre, pli detale

Heredaĵo: En la centro kaj ties ĉirkaŭaĵo estas multaj krucetoj kaj interesaj lokoj.

  • Kastelo de Chalonge (15-a - 16-a jarcento) en la apuda Trébédan
  • Kelta kruco (12-a - 14-a jc, el granito, placo de la preĝejo)
  • Kruco de La Huballerie (15-a jarcento)
  • Palaceto de Pestivien (17-a jcjarcento
  • Preĝejo Saint-Laurent (15-a - 19-a jarcento), meblaro: statuo Saint-Laurent (18-a jarcento) el plurkolora ligno
  • Fontanoj
  • Malnovaj vilaĝetoj

Sporto kaj libertempo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiuvoja biciklado kaj piedira marŝado : "Cirkvito de Guinefort" (mapo IGN 1117 Ouest, 12 km - 3h)
  • Arbaretoj
  • Teniso, fiŝkaptado

Lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Cardevily
  • Maumusson
  • La Guérinais
  • Pennet
  • La Haute Landerie
  • La Basse Landerie

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]