Trabo
Arkitekturo > Betono > Verga elemento
Trabo - balka verga elemento, kiu havas plenprofilan sekcon (ĉe betono kaj ligno) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo), kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo; la ĉefaj materialoj: ligno, armita betono, ŝtalo.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en beam, girder
- de Balken m
- cs trám m
Heraldiko
Trabo estas unuaranga peco, larĝa horizontala strio meze de la ŝildo. Povas ĉeesti samtempe pluraj traboj sur unu nura ŝildo. Ĉikaze, ili estas malplilarĝigitaj.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri trabo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. ” „ Meti trabojn sur la vojon. ”