Trabzon
Trabzon | |
turke: Trabzon, laze: Ťamťra, greke: Τραπεζούντα | |
urbo | |
Vido el Trabzon al Nigra Maro
| |
Oficiala nomo: Trabzon | |
Kromnomoj: Trapezunt, Trebizond | |
Lando | Turkio |
---|---|
Regiono | Nigra-Mara regiono |
Provinco | Provinco Trabzon |
Historiaj regionoj | 4
|
Parto de | Anatolio |
Montaro | Ponta Montaro |
Maro | Nigra Maro |
Situo | Trabzon |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 41° 00′ 00″ N 39° 44′ 00″ O / 41.00000 °N, 39.73333 °O (mapo) |
Areo | 4 685,0 km² (468 500 ha) |
Loĝantaro | 230 399 (2009) |
Denseco | 49,18 loĝ./km² |
Estiĝo | -756 |
Estro | Orhan Fevzi Gümrükçüoğlu |
Plej facila aliro | al Monaĥejo Sümela |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 61xxx |
Telefona antaŭkodo | (+90) 462 |
Aŭtokodoj | 61 |
Situo enkadre de Turkio
| |
Situo rilate al Nigra Maro
| |
Vikimedia Komunejo: Trabzon | |
Retpaĝo: www.trabzon.bel.tr | |
Trabzon (alinome Trapezunt, Trebizond, en la antikvo Trapezus) estas urbo en nordorienta Turkio, sur la sudorienta marbordo de la Nigra maro, ĉe piedo de la Pontus-montaro.
Ĝi havas ĉ. 245.000 loĝantojn (2004) kaj estas administra centro de la provinco Trabzon. La urbo havas multajn antikvajn kaj mezepokajn ruinojn, vidindaĵojn – romia haveno, mezepoka urbomuro, palacoj, moskeo Haga Sofia (iama kirko), maŭzoleo de Gülbahar.
Ĝi kiel Trapezus estis la plej orienta kolonio de la grekoj. Oni fondis en mezo de la 8-a jarcento a.K. Ĝin okupis romianoj, krucmilitistoj (1204), selĝukoj, mongoloj, turkoj, rusoj por mallonga tempo (1916-18).
En Trabzon finiĝas la fervoja linio de Erzurum al la marbordo (finkonstruita en ĉ. 1900). Trabzon estis ĉiam grava komerca vojpunkto inter Eŭropo kaj Mez-Azio.
Historio
Trabzon estis la centro de la Trapezunta Imperio kiu ekzistis de 1204 ĝis 1461 kaj estis regata de la dinastio Komnenos.