Tradicia ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Tradicia ĵazo estas stilo de ĵazo, kiu komence de la 1940-aj jaroj ĝis en la 1950-aj jaroj venkis ĉefe en anglalingvaj landoj kiel BritujoAŭstralio kaj ankoraŭ nuntempe havas multajn adeptojn. Tradicia ĵazo estas muzika adaptigo de la novorleana ĵazo kaj de diksilando. Britaj kaj aŭstraliaj muzikistoj kaj bandoj kopiis la stilon de iliaj modeluloj, ekzemple de Sidney Bechet, Bix Beiderbecke, Muggsy Spanier aŭ King Oliver.

Estas disputate, ĉu la termino „tradicia ĵazo“ por puristoj estas vlida, ĉar en la muzika praktiko bandoj kiel tiuj de Chris Barber aŭ Lonnie Donegan ankaŭ enmiksas elementojn de eŭropaj muzikstilojn (ekz. de popolmuziko aŭ skiflo) en la origine nigrusonan ĵazon. Parte, aparte en la bando de Alex Welsh, observeblas tralasemo al moderna ĵazo.

Dum la 1950-aj kaj komencaj 1960-aj jaroj oni dancis pri tradicia ĵazo precipe ĵivon aŭ svingon. La plej multaj adeptoj de tradicia ĵazo preferis je tio tradician instrumentadon, kiu orientiĝis je klasika novorleana ĵazo kaj plej ofte finiĝas per soloo je la fino de muzikpeco. Tutmonde tamen venkis pli la moderna ĵazo, al kiu sin dediĉas diskeldonejoj kiel Blue Note.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carr, Ian; Fairweather, Digby; Priestley, Brian. Jazz: Rough Guide, Stutgarto: Metzler, ISBN 3-476-01584-X