Tradicia Anglikana Komunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tradicia Anglikana Komunio (angle Traditional Anglican Communion, aŭ TAC) estas internacia komunio de eklezioj de la anglikana tradicio, sendependaj el la Anglikana Komunio kaj el la Ĉefepiskopo de Canterbury. La tradicia anglikana Komunio laŭiras tra la teologiaj doktrinoj de aserto de Sankta Ludoviko, katolika interpreto de la trideknaŭ artikoloj de religio. Ĉiu jurisdikcio utiligas Book of Common Prayer opiniata netŭita de novigoj. Multaj membroj de tiuj eklezioj povus esti priskribitaj kiel tradiciaj anglo-katolikaj rilate teologion kaj liturgion. Iuj paroĥoj uzas la anglikanan meslibron en siaj liturgiaĵoj. La tradicia anglikana Komunio estas gvidata de episkopa kolegio de la tuta komunio kaj prezidata de elektita primaso.[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu internacia komunio estis estigita de Louis Falk en 1991; la sama ulo estis elektita unua primaso tiun saman jaron. En 2002 al li postvenis episkopo John Hepworth de la Anglikana-katolika Eklezio de Aŭstralio.

La eklezioj de la Tradicia Anglikana Komunio disiĝis el siaj patrinaj eklezioj de la origina anglikana Komunio pro diversaj problemoj, aparte koncernantaj la sanktan ordinon kaj la ordinadon de la virinoj. Aliaj problemoj inkluzivas liturgiajn reviziojn, la akcepton de la liceco de la samseksemo kaj la gravecon de la katolika tradicio.

La rilatoj kun Romo[redakti | redakti fonton]

La tradicia anglikana Komunio serĉas unuiĝon, sen perdi siajn anglikanajn apartaĵojn, kun la Katolika Eklezio.[1] Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine. Se tiu unuiĝo sukcesos,al la eklezioj de la Tradicia Anglikana Komunio povus esti permesite formi ĝian propran anglikanan ritaron, analoge kun la jurisdikcioj de bizanca rito aŭ de aliaj orientaj ritoj unuiĝintaj al Romo. Se tio, tiu anglikana konfesio estus la unua anglikana jurisdikcio kiu unuiĝas al Romo post Maria la 1-a sub kies regno Anglio laŭmallonga tempo reiĝis katolika en 1553; tuj post ĝi refariĝis anglikana (sub Elizabeto la 1-a de Anglio.

Ekleziaj membroj de la Tradicia Anglikana Komunio[redakti | redakti fonton]

Nune en tiu anglikana Komunio partoprenas 18 eklezioj, kiuj kovras ĉiujn kontinentojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Traditional Anglican Communion Concordat http://www.acahome.org/submenu/docs/concordt.htm

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]