Tradiciaj vestoj de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekstrumen: Volendam, Urk, Scheveningen, Spakenburg, Marken, Arnemuiden (kaŭrante: Staphorst)

Per Tradiciaj vestojRegionaj vestoj oni celas la tradician vestaron kiu estas portata, en certaj regionoj, de granda parto de la loĝantaro. Ju pli izolite situis (geografie aŭ kulture) vilaĝo aŭ regiono, des pli oni tenis la tradician vestaron.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

En la kalvinisma Nederlando post 1850 la nigra- kaj malhelblua koloro superregis en la regiona vestaĵo, interalie pro la longa periodo de funebro kiu estis 'deviga' post la morto de familiano. La (duon)insulo Marken estas escepto kun antaŭ ĉio la helruĝa koloro.