Traduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ago de tradukado. Pri la eŭropa tradukista reto "Traduki" vidu apartan artikolon, pri samnoma pritraduka komputila programo ankaŭ artikoleton.

Traduko estas transigo de teksto el unu lingvo al alia, por konigi la tekston al homoj, kiuj ne scias la lingvon de la originalo. Jen kelkaj aliaj difinoj laŭ pluraj aŭtoroj, kiuj pliprecizigas la koncepton:

"Tradukado estas la transigo de la sama semantika arkitekturo el unu poetiko en alian poetikon. La semantiko konserviĝas, la poetiko kreiĝas denove."(Alfoso Reyes)

"Traduki estas anstataŭigi la gramatikon kaj leksikon de la origina (fonta) lingvo per la ekvivalentaj gramatiko kaj leksiko de la cela lingvo, kun responda anstataŭigo de la fonetiko kaj grafiko de la origina lingvo per la fonetiko kaj grafiko de la cela lingvo". (J. C. Catford)

"Traduki estas produkti en la cela lingvo la naturan ekvivalenton kiel eble plej proksiman de la mesaĝo de la origina lingvo, unue laŭ signifo, kaj poste laŭ stilo." (Eugene Nida)

Faka traduko transigas tekstojn sciencajn kaj teknikajn, por ili gravas precizeco kaj ili efikas ĉefe al la racio. La fakaj tekstoj esprimas sin per difinoj, nocioj kaj terminoj, tial la tradukisto bezonas scii la fakon kaj terminaron en ambaŭ lingvoj, inter kiuj li tradukas.

Literatura traduko transigas al alia lingvo beletraĵojn, eseojn, kritikojn, ofte ankaŭ filozofiajn kaj religiajn tekstojn. Literatura teksto distingiĝas per originala aŭtora stilo kaj forta estetika kvalito, kiu klopodas efiki je fantazio kaj emocioj. La tradukisto devas peri ne nur ideojn kaj priskribojn, sed ankaŭ la menciitajn originalecon kaj estetikon.

Aŭtomata tradukadoPerkomputila tradukado; vidu: Maŝintradukado.

Komputilizata tradukadoKomputile Helpata Tradukado; vidu: Tradukmemoro.


Gravaj konsideroj dum tradukado

  1. KULTURA DISTANCO
  2. LINGVOSTRUKTURA DISTANCO
  3. DUSENSECO
    • Plursignifaj vortoj
    • Homonimoj
    • Sinonimoj

Skizo pri historio de tradukado

La romia verkisto Horacio uzis la vorto interpres kun la signifo "interpretisto, tradukisto". Fruaj latinidaj lingvoj havis vortojn, kiuj signifis "traduki en vulgaran lingvon": en la franca, enromacier; en la itala, vulgarizzare kaj romanzare; kaj en la hispana romaçar. Vortoj kiel "traduki", "traduk(ad)o" kaj "tradukisto", en latinidaj lingvoj naskiĝis en la 16a jarcento, el la latina translatio (transigo). [1]

En Eŭropo kaj Azio oni komencis traduki filozofiajn kaj beletrajn verkojn, kaj la arto traduki disvolviĝis precipe en religiaj centroj , samkiel aliaj libro-rilataj taskoj. Danke al tiuj tradukoj, ekzemple, la grekaj filozofio kaj mitologio estis diskonigataj per latina lingvo por aliaj popoloj.

En tiu epoko la tradukarto estis kvazaŭ nova aventuro ankoraŭ naskiĝanta, kaj tial ofte la tradukaĵoj estis malbonaj. Ekzistis, ekzemple, "laŭliteraj" tradukaĵoj el latina kiuj plimalpli konservis la latinan sintakson, anstataŭ ol respekti la sintakson propran de la cela lingvo.

Nur kiam la tradukantoj komencis analizi sian taskon, estis skribataj la unuaj verkoj pri tradukarto, kaj ankaŭ dulingvaj kaj plurligvaj vortaroj. En pluraj lokoj ankaŭ komenciĝis la trejnado de profesiaj tradukistoj.

Post la tradukado de filozofio kaj beletro, komenciĝis la tradukado de sciencaj kaj teknikaj verkoj. Ankaŭ la volo disvastigi religion puŝis la arton traduki.

Kelkfoje okazis malbonaj travivaĵoj por la tradukantoj: Malliberejo aŭ alia puno pro traduko farita (ĉu misfarita?); tiurilate estas tre konata en la mondo la itallingva onidiraĵo Traduttore, traditore ("Tradukisto, perfidulo"). Ankaŭ foje tradukantoj travivis malafablan etoson ĉar aliaj opiniis ke la tradukantoj ne estas kreivaj sed nur servemaj imitantoj.

La kreskanta graveco de scienco, teĥniko kaj komercaj rilatoj, same kiel la disvolvo de amasaj komunikiloj ankaŭ puŝis la praktikadon de lingvo-tradukado, precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kaj verŝajne ankaŭ en la 21-a.

La franca tradukisto Pierre Leyris diris: "Traduire, c’est avoir l’honnêteté de s’en tenir à une imperfection allusive." [tʁadɥiʁ, s‿ɛ‿t‿avwaʁ l‿ɔnɛtte də s‿ɑ̃ təniʁ a yn ɛ̃pɛʁfɛksjɔ̃ alyziv] (Traduki, estas havi honesteco por sin teni je aluda malperfekteco.)

Piednotoj

  1. Vladimir S. Vinogradov "La historio de traduko" (en la rusa) neplu trovebla

Verkoj pri tradukado en Esperanto

  • Kalocsay-Waringhien-Bernard: Parnasa gvidlibro (Warzsawa, PEA, 1968, 157 p.)
  • Kalmán Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn (Budapest, HEA, 1979, 28 p.)
  • Fernando de Diego: Pri Esperanta tradukarto (Saarbrücken, Arthur E. Iltis, 1979, 71 s.)
  • André Cherpillod: La tradukarto kaj ties problemoj (Courgenard 2003, 36 p.)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara