Traduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ago de tradukado. Pri la eŭropa tradukista reto "Traduki" vidu apartan artikolon, pri samnoma pritraduka komputila programo ankaŭ artikoleton.

Traduko estas transigo de teksto el unu lingvo al alia, por konigi la tekston al homoj, kiuj ne scias la lingvon de la originalo. Traduko estas la komunikado de la signifo de fontlingva teksto per ekvivalenta cellingva teksto.[1] Dum interpretado sendube antaŭdatiĝas al skribado, traduko komenciĝis nur post la apero de skriba literaturo; ekzistas partaj tradukoj de la sumera Eposo pri Gilgameŝ (ĉ. 2000 a.K.) en sudokcidentaziaj lingvoj de la dua jarmilo a.K.[2]

Tradukistoj ĉiam riskas malkonvene forperdi aspektojn de fonta idiomaĵo kaj uzokutimojn en la cellingvan tradukon. Aliflanke, forperdaj transiroj importis utilajn paŭsaĵojn kaj pruntvortojn kiuj riĉigis la cellingvojn. Efektive, tradukistoj helpis sufiĉe formi la lingvojn en kiuj ili tradukiĝis.[3]

Pro la postuloj de komerca dokumentaro sekva al la Industria revolucio kiu komenciĝis en la mezo de la 18-a jarcento, iuj tradukoj specialaj fariĝis formaligitaj, kun diligentaj lernejoj kaj profesiaj unuiĝoj.[4]

Pro la malkoncizeco de traduko, ekde la 1940-aj jaroj inĝenieroj serĉis aŭtomatigi tradukon (maŝintradukado) aŭ meĥanike helpi la homan tradukiston (komputilizita tradukado).[5] La populariĝo de la Interreto kreskigis tutmondan merkaton por tradukaj servoj kaj faciligis lingvolokalizon.[6]

Tradukoscienco studas interkonsenton kun la sistema studo de la teorio, la priskribo kaj la apliko de tradukado.

Difinoj

Jen kelkaj aliaj difinoj laŭ pluraj aŭtoroj, kiuj pliprecizigas la koncepton:

"Tradukado estas la transigo de la sama semantika arkitekturo el unu poetiko en alian poetikon. La semantiko konserviĝas, la poetiko kreiĝas denove."(Alfonso Reyes)

"Traduki estas anstataŭigi la gramatikon kaj leksikon de la origina (fonta) lingvo per la ekvivalentaj gramatiko kaj leksiko de la cela lingvo, kun responda anstataŭigo de la fonetiko kaj grafiko de la origina lingvo per la fonetiko kaj grafiko de la cela lingvo". (J. C. Catford)

"Traduki estas produkti en la cela lingvo la naturan ekvivalenton kiel eble plej proksiman de la mesaĝo de la origina lingvo, unue laŭ signifo, kaj poste laŭ stilo." (Eugene Nida)

Tipoj de tradukoj

Faka traduko transigas tekstojn sciencajn kaj teknikajn, por ili gravas precizeco kaj ili efikas ĉefe al la racio. La fakaj tekstoj esprimas sin per difinoj, nocioj kaj terminoj, tial la tradukisto bezonas scii la fakon kaj terminaron en ambaŭ lingvoj, inter kiuj li tradukas. Esprimado de sentoj ne tiom gravas.

La ŝparemo je tempo, la multlingveco kaj la granda nombro da akuzitoj dum la Nurenberga proceso faris, ke oni unuafoje uzis la samtempan interpretadon. Sur la bildo videblas la aro da interpretistoj en arkaikaj interpretistaj budoj.

Literatura traduko transigas al alia lingvo beletraĵojn, eseojn, kritikojn, ofte ankaŭ filozofiajn kaj religiajn tekstojn. Literatura teksto distingiĝas per originala aŭtora stilo kaj forta estetika kvalito, kiu klopodas efiki je fantazio kaj emocioj. La tradukisto devas peri ne nur ideojn kaj priskribojn, sed ankaŭ la menciitajn originalecon kaj estetikon.

Parola tradukado de prelegoj, debatoj, konferencoj, filmoj, intervjuoj, vizitoj ktp ricevas ankaŭ la ambiguan nomon interpretado (por komparo, vidu artikolon interpretado). La profesiuloj de ĉi tiu fako nomiĝas interpretistoj aŭ, en certaj lokoj kaj epokoj, drogmanoj (aŭ dragomanoj).

Aŭtomata tradukadoPerkomputila tradukado; vidu artikolon: Maŝintradukado.

Komputila tradukadoKomputile Helpata Tradukado; vidu artikolon: Tradukmemoro.

Gravaj konsideroj dum tradukado

  1. Kultura distanco
  2. Lingvostruktura distanco
  3. Dusenseco
    • Plursignifaj vortoj
    • Homonimoj
    • Sinonimoj

Skizo pri historio de tradukado

La romia verkisto Horacio uzis la vorton interpres kun la signifo "interpretisto, tradukisto". Fruaj latinidaj lingvoj havis vortojn, kiuj signifis "traduki en vulgaran lingvon": en la franca, enromacier; en la itala, vulgarizzare kaj romanzare; kaj en la hispana romaçar. Vortoj kiel "traduki", "traduk(ad)o" kaj "tradukisto", en latinidaj lingvoj naskiĝis en la 16a jarcento, el la latina translatio (transigo). [7]

En Eŭropo kaj Azio oni komencis traduki filozofiajn kaj beletrajn verkojn, kaj la arto traduki disvolviĝis precipe en religiaj centroj nome kristanaj monaĥejoj, samkiel aliaj libro-rilataj taskoj. Danke al tiuj tradukoj, ekzemple, la grekaj filozofio kaj mitologio estis diskonigataj per latina lingvo por aliaj popoloj. En tiu epoko la tradukarto estis kvazaŭ nova aventuro ankoraŭ naskiĝanta, kaj tial ofte la tradukaĵoj estis malbonaj aŭ tiom liberaj ke oni ne konsideris malfido la reverkadon de libro sen detale sekvi la fluon de la originalo. Ekzistis, ekzemple, "laŭliteraj" tradukaĵoj el latina kiuj plimalpli konservis la latinan sintakson, anstataŭ ol respekti la sintakson propran de la cela lingvo. Kaj inverse.

Nur kiam la tradukantoj komencis analizi sian taskon, estis skribataj la unuaj verkoj pri tradukarto, kaj ankaŭ dulingvaj kaj plurligvaj vortaroj. En pluraj lokoj ankaŭ komenciĝis la trejnado de profesiaj tradukistoj.

Post la tradukado de filozofio kaj beletro, komenciĝis la tradukado de sciencaj kaj teknikaj verkoj. Ankaŭ la volo disvastigi religion puŝis la arton traduki.

Kelkfoje okazis malbonaj travivaĵoj por la tradukantoj: Malliberejo aŭ alia puno pro traduko farita (ĉu misfarita?); tiurilate estas tre konata en la mondo la itallingva onidiraĵo Traduttore, traditore ("Tradukisto, perfidulo"). Ankaŭ foje tradukantoj travivis malafablan etoson ĉar aliaj opiniis ke la tradukantoj ne estas kreivaj sed nur servemaj imitantoj.

La kreskanta graveco de scienco, teĥniko kaj komercaj rilatoj, same kiel la disvolvo de amasaj komunikiloj ankaŭ puŝis la praktikadon de lingvo-tradukado, precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kaj verŝajne ankaŭ en la 21-a.

La franca tradukisto Pierre Leyris diris: "Traduire, c’est avoir l’honnêteté de s’en tenir à une imperfection allusive." [tʁadɥiʁ, s‿ɛ‿t‿avwaʁ l‿ɔnɛtte də s‿ɑ̃ təniʁ a yn ɛ̃pɛʁfɛksjɔ̃ alyziv] (Traduki, estas havi honestecon por sin teni je aluda malperfekteco.)

Tradukado kaj Esperanto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-tradukoj.

El konataj Esperantigitaj literaturaj verkoj kaj eldonitaj antaŭ nelonge menciindas ekzemple La oldulo kaj la maro de Hemingway, La Mastro de l' Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, La lada tambureto de Günter Grass, La Libro de la mirindaĵoj de Marco Polo aŭ granda familia sagao de Cao Xueqin Ruĝdoma sonĝo. Por infanoj ekzistas krom AsteriksTinĉjo ankaŭ Esperantigita Pipi Ŝtrumpolonga kaj la tuta novelaro Muminvalo fare de la Suoma aŭtorino Tove Jansson; la tekstoj de iuj tradukoj atingeblas ankaŭ enrete.

La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en Esperanton havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Zamenhof (tiam ĉefredaktoro de La Esperantisto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Antoni Grabowski, Edgar von Wahl, Vasilij Devjatnin, Abram Kofman kaj Ludwig Emil Meier.

Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la Esperanto-publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La gefratoj (Goethe) kaj La neĝa blovado (Puŝkin) de Antoni Grabowski; Hamleto (Shakespeare) de Ludwik Lejzer Zamenhof; Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Vasilij Devjatnin; Iliado (Homero) kaj Kain (George Byron) de Abram Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar von Wahl. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el la lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimulto de Esperantistoj.

Kun la plivastiĝado de la Esperanto-movado kaj la sekva plioftiĝo de internaciaj renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj: Frederic Pujulà i Vallès, Vicente Inglada Ors, Clarence Bicknell, Boris Kotzin, Paŭlo Lengyel, Hector Hodler, Samuel Meyer, Eugène Noël, Achille Motteau, Roksano (Jeanne Flourens), Hilda Thisell, Henri Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La ventego (tradukis Achille Motteau), Julio Cezaro (Daniel Henry Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' avarulo (Meyer), Edziĝo kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience blinda rozo (van Melckebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Elworthy-Posenaer), Kion patrino povas suferi (Frans Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.

La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Zamenhof mem (La revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont kaj Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Zamenhof tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.

Malgraŭ la plivastiĝo de la Esperantistaro, ankoraŭ persistis en tiuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.

Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:

Esperantaj tradukmaŝinoj

Artikoloj pri tradukoj

Piednotoj

  1. The Oxford Companion to the English Language, Namit Bhatia, eld., 1992, pp. 1,051–54.
  2. J.M. Cohen, "Translation", Encyclopedia Americana, 1986, vol. 27, p. 12.
  3. Christopher Kasparek, "The Translator's Endless Toil", The Polish Review, vol. XXVIII, no. 2, 1983, pp. 84-87.
  4. Andrew Wilson, Translators on Translating: Inside the Invisible Art, Vancouver, CCSP Press, 2009.
  5. W.J. Hutchins, Early Years in Machine Translation: Memoirs and Biographies of Pioneers, Amsterdam, John Benjamins, 2000.
  6. M. Snell-Hornby, The Turns of Translation Studies: New Paradigms or Shifting Viewpoints?, Philadelphia, John Benjamins, 2006, p. 133.
  7. Vladimir S. Vinogradov "La historio de traduko" (en la rusa) neplu trovebla

Verkoj pri tradukado en Esperanto

  • Kalocsay-Waringhien-Bernard: Parnasa gvidlibro (Warzsawa, PEA, 1968, 157 p.)
  • Kalmán Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn (Budapest, HEA, 1979, 28 p.)
  • Fernando de Diego: Pri Esperanta tradukarto (Saarbrücken, Arthur E. Iltis, 1979, 71 s.)
  • André Cherpillod: La tradukarto kaj ties problemoj (Courgenard 2003, 36 p.)

Bibliografio

  • Balcerzan, Edward, eld., Pisarze polscy o sztuce przekładu, 1440-1974: Antologia (Polaj verkistoj pri Arto de Tradukado, 1440-1974: Antologio), Poznań, Wydawnictwo Poznańskie, 1977.
  • Bassnett, Susan. (1990) Translation studies. London & New York: Routledge. ISBN 0-415-06528-3.
  • Berman, Antoine, L'épreuve de l'étranger. Culture et traduction dans l'Allemagne romantique: Herder, Goethe, Schlegel, Novalis, Humboldt, Schleiermacher, Hölderlin., Paris, Gallimard, Essais, 1984, ISBN 978-2-07-070076-9. Resumo en aEngla en Lawrence Venuti, eldonisto, The Translation Studies Reader, 2002 (2a eldono, 2004).
  • Berman, Antoine, Pour une critique des traductions: John Donne. Paris: Gallimard, 1995. Tradukita anglen de Françoise Massardier-Kenney kiel Toward a Translation Criticism: John Donne. Kent, OH: Kent State University Press, 2009.
  • Billiani, Francesca, Ethics. En: Routledge Encyclopedia of Translation Studies. New York & London: Routledge, 2001.
  • Cohen, J.M., "Translation", Encyclopedia Americana, 1986, vol. 27, pp. 12–15.
  • Darwish, Ali, "Towards a Theory of Constraints in Translation," 1999. (@turjuman Online)
  • Galassi, Jonathan et al., "Como Conversazione: On Translation," The Paris Review, 2000, no. 155, ISSN 0031-2037, pp. 255–312. Poets and critics Seamus Heaney, Charles Tomlinson, Tim Parks and others discuss the theory and practice of translation.
  • Gouadec, Daniel, Translation as a Profession, Amsterdam, John Benjamins, 2007, ISBN 978-90-272-1681-6.
  • Kasparek, Christopher, "The Translator's Endless Toil", The Polish Review, vol. XXVIII, no. 2, 1983, pp. 83–87.
  • Kasparek, Christopher, "Prus' Pharaoh and Curtin's Translation," The Polish Review, vol. XXXI, nos. 2–3 (1986), pp. 127–35.
  • Kelly, L.G.. (1979) The True Interpreter: a History of Translation Theory and Practice in the West. New York, St. Martin's Press. ISBN 0-312-82057-7.
  • Miłosz, Czesław, The History of Polish Literature, 2nd ed., Berkeley, University of California Press, 1983, ISBN 0-520-04477-0.
  • Najder, Zdzisław, Joseph Conrad: A Life, translated by Halina Najder, Rochester, New York, Camden House, 2007, ISBN 1-57113-347-X.
  • Parks, Tim, Translating Style: A Literary Approach to Translation—A Translation Approach to Literature, Manchester, St. Jerome, 2007, ISBN 1-905763-04-2.
  • Pei, Mario, The Story of Language, kun Enkonduko de Stuart Berg Flexner, revixiita eld., New York, New American Library, 1984, ISBN 0-452-25527-9.
  • Piron, Claude, Le défi des langues — Du gâchis au bon sens (The Language Challenge: From Chaos to Common Sense), Paris, L'Harmattan, 1994.
  • Rose, Marilyn Gaddis, guest editor, Translation: Agent of Communication (speciala numero de Pacific Moana Quarterly, 5:1), 1980.
  • Routledge Encyclopedia of Translation Studies (2008), eld. Mona Baker, Gabriela Saldanha, Routledge ISBN 978-0-415-36930-5
  • Schleiermacher, Friedrich, "Über die verschiedenen Methoden des Übersetzens", 1813, represita kiel "On the Different Methods of Translating" en Lawrence Venuti, editor, The Translation Studies Reader, 2002, 2nd edition 2004.
  • Simms, Norman, editor. (1983) Nimrod's Sin: Treason and Translation in a Multilingual World.
  • Snell-Hornby, Mary kaj Jürgen F. Schopp, "Translation", European History Online, Mainz, Institute of European History, 2013, konsultita la 29an de Aŭgusto 2013.
  • Tatarkiewicz, Władysław, A History of Six Ideas: an Essay in Aesthetics, tradukita el la pola de Christopher Kasparek, The Hague, Martinus Nijhoff, 1980, ISBN 83-01-00824-5.
  • Venuti, Lawrence. (1994) The Translator's Invisibility. Routledge. ISBN 0-415-11538-8.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj