Tradukskolo de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miniaturo de «Las Siete Partidas» kiu montras Alfonso la 10-a diktante verkojn.
Manuskripto de Kalila e Dimna.
La nuna aspekto de la Katedralo de Toledo kiu iĝis gravega tradukejo dum la 12a jarcento

La Tradukskolo de ToledoToleda Lernejo de Tradukistoj (hispane: Escuela de Traductores de Toledo) estas la nomo kiu ofte priskribas la grupon de akademiuloj kiuj laborante kune en la grandurbo de Toledo dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, tradukis multajn el la filozofiaj kaj sciencaj verkoj de klasika araba, de klasika greka, kaj de antikva hebrea.

La lernejo trairis du nuancitajn periodojn apartigitajn antaŭ transira fazo. La unua estis gvidita fare de ĉefepiskopo Rajmondo de Toledo en la 12a jarcento, kiu helpis la tradukon de filozofiaj kaj religiaj verkoj, plejparte de klasika araba en la latina. Dum la epoko de la reĝo Alfonso la 10-a dum la 11-a jarcento, komencis periodo kiam tradukoj jam ne celis la latinan kiel la fina lingvo, sed reviziita versio de la kastilia, certigante tiel la fundamentojn de la moderna hispana lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Tradicie Toledo estis centro de plurlingva kulturo kaj havis antaŭan gravecon kiel centro de lernado kaj traduko. Ekzistis multaj klasikaj verkoj de antikvaj filozofoj kaj sciencistoj kiu estis jam tradukita en la araban dum la Islama Ora Epoko, kiel ekzemple tiuj de la skoloj de Novplatonismo, Aristotelo, Hipokrato, Galeno de Pergamono, Ptolemeo, ktp., kio permesis la arab-parolantan populacion en tiu tempo aŭdi pri multaj antikvaj klasikaj fakoj kiuj estis ĝenerale nealireblaj al kristana Eŭropo.

Ankaŭ io el la arablingva literaturo estis tradukita en la latinan, la hebrean, kaj Ladinon, kiel ekzemple tiu de juda filozofo Moses Maimonides, islama sociologo-historiisto Ibn-Ĥaldun, la kartaga Konstantino la Afrika, aŭ la persa Al-Ĥorezmi.[1]

Hispana multkultureco estis unu el ĉefaj kialoj kial eŭropaj akademiuloj vojaĝis al Hispanio por studi jam ekde la fino de la 10-a jarcento. Tamen, tradukaj klopodoj ne estis konvene organizitaj ĝis Toledo estis rekonkerita fare de la kristanaj fortoj en 1085, kaj ili implikis membrojn de la granda komunumo de arabparolantaj kristanoj konataj kiel mozaraboj.[2]

Alia grava kialo estis ke en la tempo, multaj sciencaj kaj teologiaj temoj en tuta Eŭropo estis konsideritaj herezaj. La Kondamnoj de 1210-1277 ĉe la mezepoka Universitato de Parizo, ekzemple, estis realigitaj por restrikti la instruon de pluraj teologiaj verkoj, inter kiuj estis fizikaj disertaĵoj de Aristotelo[3] kaj verkoj de Ibn-Ruŝd.[4]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Rajmondo de Toledo, ĉefepiskopo de Toledo de 1126 al 1151, komencis la unuajn tradukajn klopodojn ĉe la biblioteko de la Katedralo de Toledo, kie li gvidis teamon de tradukistoj kiu inkludis mozarabajn toledanojn, judajn akademiulojn, madrasajn instruistojn kaj monaĥojn de la Ordeno de Klunizo. Ili laboris en la traduko de multaj verkoj kutime tradukataj de la araba en la kastilian, kaj poste de la kastilia en la latinan, kiu estis la oficiala lingvo de la katolika eklezio, kvankam en kelkaj kazoj kie la kompetenteco de la tradukisto permesis ĝin, ili estis tradukitaj rekte de la araba en la latinan aŭ grekan. La laboro de tiuj akademiuloj produktis laŭ tiu maniero haveblajn gravajn tekstojn de arabaj kaj hebreaj filozofoj kiujn la ĉefepiskopo opiniis gravaj por kompreno de pluraj klasikaj verkistoj, speciale Aristotelon.[5] Kiel rezulto de iliaj agadoj, la bilbioteko de la katedralo iĝis tradukocentro kiu estis sur skalo kaj graveco ne egalita en la historio de okcidenta kulturo.[6]

Traktaĵo de medicino de Al-Razi tradukita de Gerardo de Kremono, dua duono de la 13a jarcento.

Gerardo de Kremono estis la plej produktiva el la toledaj tradukistoj en la tempo, kun pli da 87 libroj tradukitaj el araba scienco.[7] Li venis al Toledo en 1167 serĉe de la Almagesto de Ptolemeo, kaj ĉar li ne sciis la araban kiam li alvenis, li devis fidi je judoj kaj mozaraboj por kaj traduko kaj instruado. Liaj tradukitaj libroj inkludas la jenajn:

  • Almagesto de la menciita Ptolemeo,
  • multaj verkoj de Aristotelo, inkluzive de Duaj Analizoj, Fiziko, Pri la ĉielo kaj la mondo, Pri generacio kaj korupto, kaj Meteologio,
  • de Ĥŭarizmi Pri Algebro kaj Almukabala,
  • de Arkimedo Pri la mezurado de la cirklo,
  • de Eŭklido la Elementoj de Geometrio,
  • de Jabir ibn Aflah la Elementa astronomica,
  • de Al-Kindi Pri Optiko,
  • de al-Farghani Pri Elementoj de Astronomio kaj la Ĉielaj Moviĝoj,
  • de al-Farabi Pri la Klasifiko de la Sciencoj,
  • de al-Razi kemiaj kaj kuracistaj verkoj kaj
  • de Thabit ibn Qurra kaj Hunayn ibn Ishaq.[8]

Li redaktis por latinaj legantoj la Toledajn Tabelojn, la plej precizan kompilon de astronomiaj kaj astrologiaj datumoj iam vidite en Eŭropo en la tempo, kio estis parte bazita sur la laboro de al-Zarqali kaj verkoj de Jabir ibn Aflah, la fratoj Banu Musa, de Abu Kamil, Abu al-Qasim, kaj Ibn al-Hajtam (inkluzive de la Libro de Optiko).

Aliaj kuracistaj verkoj kiujn li tradukis inkludu la jenajn:

  • de Ali ibn Ridŭan Expositio ad Tegni Galeni;
  • de Juhanna ibn Sarabijun la Practica, Brevarium-medicine;
  • de Al-Kindi De Gradibus;
  • de Mohamedo ibn Zakarija al-Razi Liber ad Almansorem, Liber divisionum, Introductio in medicinam, De egritudinibus iunkturarum, Antidotarium kaj Practica puerorum;
  • de Isaac Israeli ben Solomon De elementis kaj De definitionibus;
  • de Abu al-Kasim al-Zahraŭi Al-Tasrif kiel Chirurgia;
  • de Aviceno Liber Canonis pri medicino; kaj
  • de Ibn Ŭafid la Liber de medicamentis simplicus de ( Abenguefit).[9]

Alia grava tradukisto estis Johano de Sevilo, ĉeftradukisto de la araba en la kastilian kune kun Dominicus Gundissalinus dum la fruaj tagoj de la lernejo. Li estis tradukisto de Secretum Secretorum, 10-a-jarcenta araba enciklopedieca disertaĵo pri larĝa gamo de temoj, inkluzive de ŝtatistarto, etiko, fizionomio, astrologio, alĥemio, magio kaj medicino kiuj estis tre influaj en Eŭropo dum la Komenca Mezepoko. Li ankaŭ tradukis multajn astrologiajn disertaĵojn de al-Fargani, de Abu Maŝar, al-Kindi, Aḥmad ibn Yusuf, al-Battani, Thābit ibn Qurra, al-Qabisi, ktp. En filozofio li produktis latinlingvajn tradukadojn de Ibn Sina (Aviceno), de Costa Ben Luca De diferentia spiritus et animae, Al-Farabi, Ibn Gabirol (Avicebron), Algazelo, ktp. Totale li estas konata pro liaj inteligentaj sintezoj, kombinitaj kun siaj interesaj observaĵoj kaj interpretoj, precipe en astrologio.

Rodolfo de Bruĝo, el Flandrio, astronomiisto kaj tradukisto el araba al latina,[10] estis disĉiplo de Hermano de Karintio. Li tradukis en latina la Liber de compositione astrolabii, ĉefa verko de islama scienco pri la astrolabo, fare de Maslamah Ibn Ahmad al-Majriti,[11] kiun li dediĉis al sia kolego Johano de Sevilo.

Dominicus Gundissalinus estas konsiderita la unua elektita direktoro de la Toleda Lernejo de Tradukistoj ĉirkaŭ 1180.[12] Ĉe la komenco Gundissalinus nur tradukis de la greka en la latinan aŭ la kastilian, kiam li havis neniun sufiĉan scion pri la araba, kaj dependis peze de Johano de Sevilo por ĉiuj tradukoj en tiu lingvo. Poste en lia kariero li majstris la araban sufiĉe bone por traduki ĝin ĉio fare de li mem. Male al liaj kolegoj, li temigis ekskluzive filozofion, tradukante grekajn kaj arabajn verkojn kaj komentaĵojn de pli fruaj islamaj filozofoj en Iberio. Inter liaj gravaj tradukoj estas Fons Vitæ (Meqor Hahayim) de la juda filozofo ibn Gabirol, kiu supozeble estis laboro de kristana skolastikulo Avicebron. Gundissalinus ankaŭ tradukis plurajn verkojn de la plej gravaj islamaj filozofoj Aviceno kaj al-Ghazâlî. Li estas konata pro ne esti troe fidela al la originaj tekstoj, ofte eliminante trairejojn kaj aldonante siajn interesajn komentaĵojn.

Michael Scot, anglo kiu studis ĉe la Oksforda Universitato kaj en Parizo antaŭ setliĝi en Toledo, verkis ankaŭ kiel tradukisto dum tiu periodo. [13] Li tradukis el Aristotelo verkojn pri samcentraj sferoj, nome De verificatione motuum coelestium, poste uzata de Roger Bacon, kaj Historia animalium, 19 libroj, date la 21an de oktobro, 1220. Li tradukis ankaŭ verkojn de Nur Ed-Din Al Betrugi (Alpetragius) en 1217, nome Pri la movoj de la ĉieloj, kaj de Averoeso la influajn komentariojn pri la sciencaj verkoj de Aristotelo,[14] inter multaj aliaj.

Transira periodo[redakti | redakti fonton]

Dum jardekoj post la morto de la arkiepiskopo Rajmondo, la tradukagado en Toledo malpliiĝis konsiderinde, kvankam ĝi pluis al la venonta jarcento kaj koincidis kun la Tradukskolo de Alfonso la 10-a. Almenaŭ unu tradukisto, Hermannus Alemannus, laboris en ambaŭ skoloj; li tradukis la Malnovan testamenton dum la dua periodo. Tiu transira periodo estis kiam oni faris la unuajn rektajn tradukojn el araba al la popola kastilia.

Marko de Toledo, hispania kuracisto kaj ekleziulo de Toledo, tradukis la Koranon kaj diversajn islamajn medicinajn verkojn[15] kiaj de Hunajn ibn Iŝak la Liber isagogarum, de Hipokrato la De aere aquis locis; kaj la versiojn de Hunajn Ibn Iŝak de la kvar traktaĵoj de Galeno nome: De tactu pulsus, De utilitate pulsus, Se motu membrorum, De motibus liquidis. Li tradukis ankaŭ de Hunajn Ibn Iŝak Isagoge ad Tegni Galieni, serio de islamaj religiaj traktaĵoj, date en 1213, kaj grekan traktaĵon pri biologio.

Alfredo de Sareŝel (konata ankaŭ kiel Alvred Alphitus, Walfred, Sarawel, Sarchel, Alphredus Philosophus, Alphredus Anglicus, ktp.) estis angla tradukisto kaj filozofo kiu loĝis en Hispanio fine de la 12a jarcento. Li tradukis la verkon pseŭdo-aristotelajn De plantis, kaj la parton pri alĥemio, Avicennae Mineralia de Ibn Sina.

Johano de Toledo ĉeestis la Skolon por studi verkojn de medicino antaŭ reveni al Anglio kaj iĝis kardinalo. Poste li veturis al Romo, kie li iĝis persona kuracisto de la Papo. Oni supozas, ke li tradukis en latinan kelkajn kuracistajn traktaĵojn kiu temas pri praktika medicino. [16]

Hermannus Alemannus verkis en Toledo el 1240 al 1256. Kvankam je la servo de Manfredo (Napolo) el 1258–66, li revenis al Hispanio kie li iĝis civitano de la regno de Kastilio. Li tradukis multon el la verko de Aristotelo Retoriko, intermikse kun partoj de komentarioj de Averroes kaj mallongajn erojn el Aviceno kaj Alfarabi, la verkojn de Aristotelo Aethica Nichomachea, parton de la komentario pri Poetiko, fine de Averroes Commentario Medio kaj Poetica al la Aristotela Retoriko, tradukis la Psalterion el la hebrea teksto al hispana, kaj tradukis el araba al hispana epitomon de la Etiko konata kiel la Summa Alexandrinorum.

Alfonso la 10-a[redakti | redakti fonton]

Sub reĝo Alfonso la 10-a (konata kiel la Saĝa), Toledo pliiĝis eĉ pli alta en graveco kiel traduka centro, same kiel en la produktado de originaj sciencaj verkoj. Kvankam ekzistis neniu oficiala reĝa agnosko de la lernejo kiel tia, la vero estas ke la teamo de akademiuloj kaj tradukistoj funkciis tiel ke ili kunhavis ilian komunuman scion kaj instruis novulojn al novaj lingvoj kaj tradukometodoj. Ekzistas neniuj dubo ke ili nepre devis labori kune en la sama loko, ĉar ekzistis ĉiam pluraj personoj implikitaj en la sama traduko. Krome, la Kastilia Krono pagis por la plej granda parto el ilia laboro, foje irante ĝis dungado de la plej kapablaj tradukistoj de aliaj partoj de Hispanio kaj Eŭropo kaj alportado de ili al Toledo.

La reĝo Alfonso decidis prirezigni la latinan kiel ĉefa cellingvo por la tradukoj, kaj uzi reviziitan popolan version de la kastilia anstataŭe, kio havis tre signifajn sekvojn sur la evoluo de la unuaj fundamentoj de la hispana lingvo. Per insistado ke la tekstoj tradukitaj estu "llanos de entender" ("facile kompreneblaj"),[17] li certigis multe pli larĝan legantaron kaj ene de Hispanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, ĉar multaj akademiuloj de lokoj kiel Italio, Germanio, AnglioNederlando, kiuj moviĝis al Toledo por traduki kuracistajn, religiajn, klasikajn kaj filozofiajn tekstojn, alportis reen ĝis siaj landoj la lernitan scion de klasika araba, klasika greka, kaj antikva hebrea. La reĝo ankaŭ komisiis la tradukon de pluraj orientaj fabloj kaj rakontoj kiuj kvankam estis skribitaj en la araba, estis de hinda origino, kiel ekzemple la Kalila ŭa-Dimna (el Panĉatantra) aŭ la Sendebar, kiuj ankaŭ estis tradukitaj rekte en la kastilia.

Tradukaj metodoj evoluis ankaŭ sub direkto de la reĝo Alfonso. Dekomence indiĝena parolanto vorte komunikus la enhavon de la libroj al akademiulo kiu poste diktis ĝin la latinan ekvivalenton al skribisto kiu surpaperigis la tradukitan tekston. La nova metodaro implikis tradukiston kun pruvita kompetenteco en pluraj lingvoj, kaj skribistojn kiuj surpaperigu la hispanan version, kies laboro poste estis recenzita fare de unu aŭ pluraj redaktistoj. Inter tiuj redaktistoj estis la reĝo mem, kiu havis fervoran interezon por multaj disciplinoj kiel scienco, historion, juron, literaturon, ktp. Li efike administris kaj selektis ĉiun de la tradukistoj kaj recenzis iom el ilia laboro, kuraĝigante intelektan debaton.

Sub la gvidado de Alfonzo, judaj sciencistoj kaj tradukistoj akiris plej elstaran rangon en la skol-lernejo. Ili estis altagrade valorigitaj fare de la reĝo pro ilia granda intelekta emo kaj majstrado da la du lingvoj plej uzataj en la tradukoj, nome la araba kaj la hispana.[18] Krome la reĝo konservis kelkajn el la judaj akademiuloj kiel siaj personaj kuracistoj, kaj kompensis iliajn servojn kun grandiozaj favoroj kaj laŭdoj.[19] La nevo de Alfonso nome don Juan Manuel skribis ke la reĝo estis tiel impresita pro la intelekta nivelo de tiuj judaj akademiuloj ke li eĉ komisiis la tradukon de la tuta leĝaro de la Judoj, nome ilia Talmudo, kaj la Kabalo, kvankam tio estis signife farita por la celo pruvi ke tiuj tekstoj estis nur nura reflektado de la kristana doktrino, kaj per ne agnoskado de tio, la Judoj estis metintaj siajn animojn en danĝero.[20] Ekzistas nuntempe neniu resto de tiaj tradukoj, kvankam povis ekzisti ligo kun la pli posta evoluo de la Kristana Kabalo.

Ilustraciita paĝo de "Lapidario" (priŝtona traktaĵo).

La unua konata traduko de tiu periodo, la Lapidario, libro pri la medicinaj trajtoj de diversaj ŝtonoj kaj gemoj, estis farita eble de Jehudo ben Moŝe Kohen helpita fare de Garci Pérez, kiam la estonta reĝo Alfonso daŭre estis infanto. Alfonso akiris la libron de judo kiu tenis ĝin kaŝita, kaj komandis Jehudon por traduki ĝin de la araba en la kastilian lingvon.[21]

Jehudo ben Moŝe Kohen estis unu el la plej famaj judaj tradukistoj, kiu ankaŭ laboris kiel la kuracisto de la reĝo, eĉ antaŭ ol Alfonso estis kronita. Inter liaj plej rimarkindaj tradukoj krom la Lapidario estas la Picatrix, kunmetaĵo de malnovegaj disertaĵoj sur magio kaj astrologio, aŭ la Tratado de la açafeha kiu estis tradukita en la latinan de araba teksto fare de Al-Zarqali kun helpo de Guillelmus Anglicus. Li tradukis ankaŭ la TetrabiblonQuatriparito (Ptolemeo), nome 15 disertaĵojn pri astrologio (efikoj de steloj sur homo kaj trajtoj de 360 ŝtonoj per kiuj oni povus mildigi negativajn astralajn influojn), kaj Los IIII libros de las estrellas de la ochaua espera, kiun la reĝo Alfonso poste reviziigis de Samuelo ha-Levi, Johano de Mesino, kaj Johano de Kremono. Li ankaŭ kontribuis al la traduko de alia libro sur jura astrologio, la Libro conplido en los iudizios de las estrellas, kiu estis, ironie, tradukita de la latina (ĉar ĝi estis jam uzita inter la Visigotoj), en la araba, kaj poste en la kastilian kaj reen en la latinan.[22]

Jehudo ben Moŝe Kohen ankaŭ kunlaboris en la traduko de la Libro de las cruces, Libros del saber de Astronomía,, kaj la famaj Alfonsaj tabeloj, kompilitaj de Isaac ibn Sid, kiuj provizis datumojn por komputadoj de la pozicio de la suno, luno kaj planedoj rilate al la fiksaj steloj, baze sur observaĵoj de astronomoj kiujn Alfonzo kolektis en Toledo.[23] Inter ili estis Aben Raghel kaj Alkibicio kaj Aben Musio kaj Mohamat, de Sevilo, Joseph Aben Alí kaj Jacobo Abenvena, de Kordovo, kaj kvindek pliaj kiuj li estis alportinta el Gaskonio kaj Parizo logitaj per grandaj salajroj, al kiuj li ankaŭ asignis la tradukon de la Quadripartitum de Ptolemeo kaj kolekti librojn de Montesan kaj Algazel. [24] Kiel rezulto de ilia laboro, la Alfonsinaj tabeloj iĝis la plej popularaj astronomiaj tabeloj en Eŭropo kaj ĝisdatigitaj versioj estis regule produktitaj dum pli ol tri cent jaroj. Koperniko mem posedis kopion.

Juan D'Aspa helpis Jehudon ben Moŝe Kohen en la laŭlitera tradukado de la Libro de la alcora kaj de la Libro de las cruzes, dum Guillén Arremon D'Aspa kunlaboris kun Jehudo en la traduko de la IIII libros de las estrellas de la ochaua espera.

Isaak ibn Sid estis alia fama juda tradukisto favorita fare de la reĝo, kiu estis altagrade lerninta pri astronomio, astrologio, arkitekturo kaj matematiko. Li tradukis la Libro de las armellas, kies tradukon la reĝo instrukciis por esti simpla kaj facile komprenebla, tiel ke "ĉiu viro povis vole uzi ĝin". Ankaŭ tradukis plurajn sciencajn disertaĵojn, kiel ekzemple la Libro del astrolabio redondo, aŭ la Libro del ataçir, libro sur la ebena astrolabo (por rapidaj kalkuloj de movado de la steloj), tipe uzite fare de astrologoj kaj astronomoj. La reĝo Alfonzo verkis antaŭparolon de la traduko fare de Isaak ibn Sid de la Lamina Universal, kie li klarigas ke la origina (araba) laboro estis farita en Toledo kaj de ĝi Arzarquiel faris sian "açafea". Isaac ibn Sid ankaŭ kontribuis al la traduko de la Libro de quadrante pora rectificar:, kvar verkoj pri la konstruado de horloĝoj, kiel ekzemple la Libro del relogio dell argen uiuo kaj la Libro del relogio del palacio de las oras, el kiuj tiu lasta inkludis dezegnojn por palaco kun tiaj fenestroj ke la sunlumo enirinte tre ili montrus la horon en interna korto.

Ankaŭ valora mencio estas pri Abraham de Toledo, tradukisto kaj kuracisto de kaj Alfonso kaj de lia filo Sanĉo, Samuelo ha-Levi, kiu tradukis Libro del saber, Abulafia de Toledo, kiu estis verkisto, kompilisto kaj tradukisto, kaj aliaj kiaj Abraham Alfaquin kaj Ḥayyim Israel. Maestre Bernardo, islama konvertito, helpis Abraham Alfaquin en la revizio de la Libro de la açafeha, kiu estis unue tradukita fare de teamo kondukita de Maestre Ferrando de Toledo, de la sama skol-lernejo.

Inter la kristanaj tradukistoj de tiu periodo oni trovas nomojn de Alvaro de Oviedo, kiu tradukis Libro Conplido (De judiciis Astrologiae). Alvaro faris la latinan tradukadon dum Jehudo ben Moŝe Kohen faris la buŝan hispanan tradukon de araba disertaĵo de Abenragel, kio konstituas la nuran dokumentitan kazon da duobla, samtempa tradukado.

Kun Pietro de Reggio, la itala Edigio de Tebladis de Parmo tradukis en la latinan la hispanan version de la verko de Ptolemeo Quatripartito kaj la hispana versio de Jehudo de la verko de Ibn Aben Ragel Liber de Judiciis Astrologiae (Libro conplido en los iudizios de las estrellas).

Maestre Johano de Kremono, kiu estis la notario de la reĝo, tradukis partojn de la Libro de las estrellas fixas kaj laboris kun Jehudo, Samuelo ha-Levi kaj iu itala Johano de Mesino pri la IIII Libros. Alia notario de la reĝo kaj skribisto, Bonaventura de Sieno, tradukis la hispanan tradukon de Abraham de la Escala de Mohama en la francan (Livre de leschiele Mahomet).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Bedaŭrinde, post la morto de Alfonso, Sanĉo la 4-a, lia memproklamita posteulo, malmuntis la plej grandan parton el teamo de tradukistoj, kaj baldaŭ la plej multaj el ĝiaj membroj transdonis iliajn klopodojn al aliaj agadoj sub novaj patronecoj, multaj el ili forlasante la grandurbon de Toledo.

Ĵus antaŭenigita fare de la Universitato de Kastilio-Manĉo, nova Lernejo de Tradukistoj estis establita en Toledo. La nova lernejo lanĉis diversajn tradukprogramojn por la traduko de tekstoj intervale de la riĉa heredaĵo de klasikaj skribaĵoj ĝis la nuntempaj verkoj de araba civilizo kaj celoj ĉe establado de reto de tradukcentroj en la Mediteranea baseno.

Heredo[redakti | redakti fonton]

La tradukoj de verkoj pri diversaj sciencoj, kiaj ekzemple astronomio, astrologio, algebro, medicino, ktp. funkciis kiel magneto por multaj akademiuloj de tiu Eŭropo kiuj venis al Toledo fervoraj lerni rekte koncerne la enhavon de ĉiuj tiuj libroj kiuj estis for de la atingo al eŭropanoj dum multaj jarcentoj. Danke al tiu grupo de akademiuloj kaj verkistoj, la scio akirita de la araba, la greka kaj la hebreaj tekstoj trovas sian vojon al la kerno de la universitatoj en Eŭropo. Kvankam la verkoj de Aristotelo kaj arabaj filozofoj estis malpermesitaj en kelkaj eŭropaj lernocentroj, kiaj ekzemple la Universitatoj kaj altlernejoj de Parizo en la komencaj 1200-aj jaroj,[25] la tradukoj de Toledo estis akceptitaj, pro ilia fizika kaj kosmologia naturoj.

Alberto la Granda bazigis sian sistematigadon de aristotela filozofio, kaj multe de siaj skribaĵoj pri astronomio, astrologio, mineralogio, kemio, zoologio, fiziologio, kaj frenologio sur tiuj tradukoj faritaj en Toledo.[26] Ankaŭ lia lernanto, Tomaso de Akvino, uzis multon el la tradukita laboro por alporti Aristotelon en siajn filozofiajn kaj teologiajn disertaĵojn.

Roger Bacon fidis je multaj el la arabaj tradukoj por fari gravajn kontribuojn en la kampoj de optiko, astronomio, natursciencoj, kemio kaj matematiko. Multaj aliaj akademiuloj da la renesanco utiligis la tradukon de Kitab al-manazir de Alhazen, kio estis la plej grava optika disertaĵo de antikvaj kaj mezepokaj tempoj.[27] Ĝenerale, la plej multaj fakoj en la kampo de medicino en Eŭropo tre profitis el la tradukoj faritaj de verkoj kiuj reflektis la progresintan staton de medicino en mezepoka Islamo kaj kelkaj aziaj landoj.[28]

Koperniko, la unua sciencisto kiu formulis ampleksan heliocentran kosmologion, kiu lokigis la sunon anstataŭe de la tero en la centron de la universo, studis la tradukon de la astronomia Almagesto de Ptolemeo. Li ankaŭ utiligis la datumojn por astronomia komputado enhavitajn en la Alfonsaj tabeloj, de kiuj li posedis kopion post kiam ili estis publikigitaj en Venecio en 1515.[29] Tiu laboro estis la pioniro en longa listo de klopodoj de eŭropaj astronomoj por provi la komputadon de precizaj tabeloj de astrologiaj prognozoj.[30] Ili iĝis la plej popularaj astronomiaj tabeloj en Eŭropo kaj ĝisdatigitaj versioj estis regule produktitaj dum tri cent jaroj. Aliaj tradukitaj verkoj de astronomia naturo, kiel ekzemple Theorica planetarum, estis utiligitaj kiel enkondukaj tekstoj en astronomio fare de eŭropaj studentoj tute tra la 15a jarcento.[31]

Alia kromefiko de tiu lingva entrepreno estis la apogo al reviziita versio de la kastilia lingvo kiu kvankam asimilita de granda kvanto de scienca kaj teknika vortprovizo, ĝi pliefikigis sian sintakson por esti komprenita fare de homoj de ĉiuj vivtavoloj kaj atingita de la masoj, fariĝante taŭga por pli altaj esprimoj de penso. La kontribuoj da ĉiuj tiuj akademiuloj, kaj parolaj kaj skribaj, sub la kuratoreco kaj direkto de Alfonso la 10-a, establis la fundamentojn de la moderna supernacia hispana lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M.-T. d'Alverny, "Translations and Translators," pp. 429–30, 451–2
  2. C. H. Haskins, Studies in Mediaeval Science, pp. 8–10
  3. Hilde de Ridder-Symoens. (2003). A History of the University in Europe: Volume 1, Universities in the Middle Ages. Cambridge University Press, 413. ISBN 0521541131. 
  4. Grant, Edward. (1996). The Foundations of Modern Science in the Middle Ages: Their Religious, Institutional, and Intellectual Contexts. Cambridge University Press, 81–82. ISBN 0-5215-6762-9. 
  5. Taton, Rene. (1963). History of Science: Ancient and Medieval Science. New York: Basic Books, 481. 
  6. C. Burnett, "Arabic-Latin Translation Program in Toledo", pp. 249–51, 270.
  7. C. H. Haskins, Renaissance of the Twelfth Century, p. 287. "more of Arabic science passed into Western Europe at the hands of Gerard of Cremona than in any other way."
  8. D. Campbell, Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages, p. 6.
  9. Jacquart, Danielle, The Influence of Arabic Medicine in the Medieval West, paĝo 983 en Harv, Morelon, Rashed, 1996, pp 963–84.
  10. Arzobispo Raimundo de Toledo Escuela de Traductores [1130-1187]
  11. Ibid., p.25.
  12. Menéndez Pidal, Gonzalo. (1951). Cómo trabajaron las escuelas alfonsíes. Mexico D.F.: Nueva Revista de Filología Hispánica, 363–380. ISBN 0185-0121. 
  13. William P. D. Wightman (1953) The Growth of Scientific Ideas, p. 332. New Haven: Yale University Press. ISBN 1-135-46042-6.
  14. BBKL, Christoph Kann, Michael Scotus, paĝoj 1459-1461.
  15. M.-T. d'Alverny, Translations and Translators, pp. 429, 455
  16. Skinner, Gerard. (2007). The English cardinals. Oxford, UK: Family Publications, 31–32. 
  17. Hernando de Larramendi, Miguel. (2000). La traducción de literatura árabe contemporánea. Univ de Castilla La Mancha, 109. ISBN 8484270505. 
  18. Muñoz Sendino, José. (1949). La escala de Mahoma. Madrid: Ministerio de Asuntos Exteriores, 15. 
  19. Van Scoy, Herbert. (1948). España en su historia; cristianos, moros y judíos. Buenos Aires: Editorial Losada, 494. 
  20. Castro y Calvo, J. M.. (1947). Juan Manuel, Libro de la caza. Barcelona: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 2. , "Otrosí fizo tras-lador toda le ley de los judíos et aun el su Talmud et otra sciencia que han los judies muy escondida, a que llaman Cabala. Et esto fizo porque parezca manifestamente por la su ley que toda ella es figura de esta ley que los cristianos habernos; et que también ellos como los moros están en gran error et en estado de perder las almas."
  21. Procter, Evelyn. (1945). The Scientific Works of the Court of Alfonso X of Castile: The King and His Collaborators,. MLR, 40. 
  22. James Carroll, Constantine's Sword: The Church and the Jews, Boston, Houghton-Mifflin, 2002, pp. 327–28.
  23. Noah J. Efron, Judaism and Science: A Historical Introduction (Greenwood Publishing Group, 2007).
  24. Jean Meeus & Denis Savoie, "The history of the tropical year", Journal of the British Astronomical Association, 1992, pp.40–42
  25. Hellemans, Alexander. Bunch, Bryan. (1988). The timetables of science. Simon and Schuster, 154. ISBN 0671621300. 
  26. Thorndike, Lynn. (1960). A History of Magic and Experimental Science. Columbia University Press, 159. 
  27. Sarton, George. (1957). Six Wings: Men of Science in the Renaissance. Bloomington, IN: Indiana Univ. Press, 83. 
  28. Gillispie, Charles C., Dictionary of Scientific Biography. New York, Charles Scribner's Sons, 1970–1980, Introduction, v. 1, pp. ix-x.
  29. Sarton, George. (1957). Six Wings: Men of Science in the Renaissance. Bloomington, IN: Indiana Univ. Press, 57. 
  30. Taton, Rene. (1963). History of Science: Ancient and Medieval Science from the Beginnings to 1450. New York: Basic Books Inc., 499. 
  31. Gillispie, Charles C., Dictionary of Scientific Biography. New York, Charles Scribner's Sons, 1970–1980.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]