Trafikflanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sur tiu ĉi mapo, blukoloraj landoj havas maldekstran, ruĝkoloraj havas dekstran trafikflankon sur stratoj.

Trafikflanko estas la flanko de strato aŭ plurtraka fervojo, sur kiu iras la trafiko. En plej multaj landoj de la mondo, tio estas por stratoj la dekstra flanko, sed en aliaj — ekzemple en Britujo kaj kelkaj el ĝiaj eksaj kolonioj — la maldekstra.

Artikolo 9 de la Ĝeneva Konvencio pri Strata Trafiko postulas, ke ene de unu lando la trafikflanko sur stratoj estu sama. Sur fervojoj tamen ankaŭ ene de unu lando ofte estas malsamaj reguloj aŭ kutimoj.

Aŭtoj estas normale adaptataj al la trafikflanko; la stirrado situas maldekstre en landoj kun dekstra trafikflanko, sed dekstre en landoj kun maldekstra trafikflanko. Dependas de la lando, ĉu estas laŭleĝe uzi aŭ importi veturilon kun stirrado sur la "malĝusta" flanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]