Traian Vuia (aviadisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traian Vuia

Traian VUIA [trajan vuja] (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1872 en Surducu Mic, mortinta la 3-an de septembro 1950 en Bukareŝto) estis rumana advokato kaj pioniro de aviado. Liaj gepatroj estis Ana Vuia kaj Simion Popescu.

Vuia naskiĝis en Surducu Mic, kiu poste iĝis parto de Bujoru. Post lia morto en 1950 Bujoru honore al li ŝanĝis sian nomon al Traian Vuia.

Lia maŝino "Vuia 1" unuafoje flugis la 18-an de marto 1906 proksime de Parizo.

La flughaveno de Timișoara portas lian nomon.