Trakbuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spurbus en Mannheim
Gvida radeto sur aŭtobuso en brita urbo Ipswich.

Trakbusogvidata buso estas buso, kiu aŭtomate sekvas sian itineron, sen direktado fare de stiristo. La stiristo zorgas nur pri akcelo kaj bremsado.

Trakbusoj povas havi dizelan motoron kiel ordinaraj busoj, aŭ elektran motoron, kiu ricevas sian energion per troleo.

Multaj trakbusaj sistemoj permesas ankaŭ ordinaran reĝimon, ĉe kiu la stiristo stiras normale. La ordinara reĝimo kutime funkcias en malpli viglaj lokoj, la aŭtomata reĝimo ekzemple en urbocentroj kun multe da trafiko. La ordinara reĝimo ankaŭ permesas al la buso, preni alternativan itineron, se la normala itinero estas blokita, ekzemple pro akcidento aŭ konstrulaboroj..

Kompare al tramo la trakbuso havas la avantaĝon, ke la "trako" estas (depende de la uzata sistemo) malpli kostaj. La precipa avantaĝo tamen estas la ordinara reĝimo, kiu permesas al la buso la uzon de normalaj vojoj, tiel ke speciala "trako" necesas nur en kelkaj lokoj.

Maniero de gvidado[redakti | redakti fonton]

Mekanika gvidado[redakti | redakti fonton]

Mekanike gvidata trakbuso laŭiras iun specon de relo laŭlonge de la itinero. Ĝi povas esti meza en la vojo aŭ flanka, ĉe ambaŭ flankoj, simila al la sojlo de trotuaro. Male al fervojo tiu relo kutime ne rekte puŝas la buson en la dezirata direkto, sed stiras la radojn. Tiel necesas nur malgranda forto.

Se metala relo gvidas la buson, eblas uzi la relon ankaŭ por la provizado per elektro. Tiuokaze necesas nur unu supertraka drato; la alia (tera) poluso estas la gvida relo.

Magneta gvidado[redakti | redakti fonton]

Magnete gvidata trakbuso orientiĝas laŭ magnetoj sub la voja surfaco. La surfaco restas senŝanĝa, do eblas uzi ĝin ankaŭ por aliaj veturiloj.

Optika gvidado[redakti | redakti fonton]

Optike gvidata trakbuso orientiĝas laŭ koloraj markoj, kutime strekoj, sur la vojo. Ĉe tia sistemo la "trako" estas tre malmultekosta; necesas nur farbi la vojon. Krome eblas "vidi" la trakon je konsiderinda distanco antaŭe.

Problemoj de tia sistemo estas, ke mediaj influoj povas malfaciligi la certan rekonon de la markoj. Malpuraĵo aŭ neĝo povas kovri ilin, pluvo povas malsekigi la vojon, tiel ke ĝi reflektas lumon en tre malsimila maniero.

Ekzistantaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Trakbuso en Nancy (Francio)
Tramo en Caen (Francio)
Trakbuso Phileas en Eindhoven (Nederlando)

En Britio ekde 1995 ekestis kelkaj trakbusaj linioj:

  • Ipswich (Kesgrave – Grange Farm), malfermita en 1995.
  • Leeds
    • A61 Scott Hall Road, malfermita en 1995.
    • A64 York Road, A63 Selby Road, malfermita en 2001.
  • Bradford (A641 Manchester Road), malfermita en oktobro 2001.
  • Crawley ("Crawley Fastway")
    • Route 10 de Bewbush al flughaveno Gatwick, malfermita en septembro 2003.
    • Route 20 de Broadfield al Langshott, malfermita en aŭgusto 2005.
  • Edinburgo (de Stenhouse al Broomhouse), malfermita en decembro 2004, fermita en 2008; konvertota al tramo.

En Mannheim (Germanio) inter 1992 kaj 2005 estis trakbusoj, kiuj je kelkcent metroj uzis tramtrakon. Kiam la originaj trakbusoj kadukiĝis, oni ne konvertis novajn kaj do devis ĉesigi la teknikon.

En Francio funkcias trakbusoj gvidataj de centra relo. En Clermont-Ferrand tiu relo servas ankaŭ al la provizado per elektro, do ne eblas sentraka elektra veturado. En Nancy la elektron provizas dupolusa troleo, tiel ke eblas veturi sentrake kiel normala trolebuso. En Caen la elektron provizas pantografo aŭ dizela generatoro, tiel ke eblas veturi memstare kiel normala aŭtobuso.

Simila sistemo kiel en Clermont-Ferrand funkcias ankaŭ en Tjanĝino (Ĉinio) kaj en Padovo (Italio) kaj estas planata en Mestre (Italio).

En Eindhoven (Nederlando) ekzistas sonda projekto pri magnete gvidataj trakbusoj (Phileas). Ĝi provas la uzon de triparta veturilo kun du artikoj.