Trakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de antikva Balkano, el la Classical Atlas to Illustrate Ancient Geography ("Antikva Maparo por Ilustri Antikvan Geografion") fare de Alexander G. Findlay en 1849. Trakio havas verdan limon en la bildo kaj troviĝas malsupre-dekstre.

Trakio (greke Θρᾴκη, bulgare Тракия, turke Trakya) estas geografia kaj historia regiono en sudorienta Eŭropo, ampleksante sudan Bulgarion, nordorientan Grekion, kaj la Eŭropan parton de Turkio. Trakio troviĝas apud tri maroj: la Nigra maro, la Egea maro, kaj la Marmora maro.

Historio

La indiĝena popolo de Trakio estis hindeŭropidoj nomataj Trakoj. La Trakoj, disdividitaj en diversaj triboj, ne sukcesis formi ian daŭran politikan organizaĵon, ĝis la Odrusia ŝtato fondiĝis en la 4-a jarcento a.K.

La Trakoj frutempe iĝis sub la kultura influado de la Grekoj, sed sukcesis teni sian kulturon kaj lingvon dum pluraj jarcentoj. La Trakoj ankaŭ influis Grekan kulturon -- en Greka mitologio aperas kelkaj Trakoj. Tamen, ĉar la Trakoj ne parolis la grekan, la Grekoj rigardis ilin kiel sovaĝojn. La Grekoj komencis fondi koloniojn en Trakio en la 6-a jarcento a.K.

Trakio sude de la Danubo estis konkerita en la jaro 512 a.K. de la Persa Imperio sub Dario la Granda, kaj regita dum ĉirkaŭ 50 jaroj.

Trakio estis denove konkerita de Filipo la 2-a de Makedonio en la 4-a jarcento a.K.. Makedonio regis super Trakio dum 150 jaroj.

En 279 a.K., Keltoj invadis Makedonion, Grekion, kaj Trakion. Ili baldaŭ forpeliĝis el Grekio kaj Makedonio, sed restis en Trakio ĝis la finiĝo de la 3-a jarcento a.K.. El Trakio la Keltoj migris en Anatolion kaj fondis la reĝlandon de Galatio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
la romia provinco Thracia, jen malhelruĝe akcentita

Post la 3-a Makedonia milito, Trakio iĝis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Trakio iĝis sub la rego de la Bizanca Imperio.

Bizancio perdis plej da Trakio al Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj, la regiono estis prenita kaj reprenita de Bulgario kaj Bizancio.

Finfine la tutan Trakion la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

Trakio denove dividiĝis inter Grekio, Bulgario, kaj Turkio post la Unua mondmilito kaj la disfalo de la Osmanida imperio.

Urboj de Trakio

Bulgario

Grekio

Turkio