Traktato MEC-USAID

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Traktato MEC-USAID (el la mallongigoj MEC = Ministério da Educação e Cultura/Ministerio pri Eduko kaj Kulturo kaj USAID United States Agency for International Development/Usona Aĝenco por Internacia Disvolvigo) estas traktato, aŭ serio de traktatoj, inter Usono kaj Brazilo pri edukado subskribitaj en 1966 dum Malvarma milito. La celo de akordigo estis kontraŭbatali la influon de "komunisma" kaj "terorisma" penso en brazila edukado. Pro tio, oni modifis la brazilan eduksistemon, ĉefe la universitatan.

Oni antastaŭigis la elementajn lernejojn kaj gimnaziojn per la "unua grada ciclo" de 8 jaroj. Anstatauis la kolegion per "dua grada ciclo" kaj "teknika ciclo". La celo estis stimuli ke la homoj lernu teknikajn kursojn, anstataŭ sociajn kaj homajn sciencojn. Oni forprenis la lernadon de latina lingvo, filozofio, psikologio, religio kaj sociologio kaj anstatauigi ilin per "sociaj studoj" (historio + geografio), "labora edukado" kaj "morala civila edukado". Ankaŭ oni devis forpreni lernadon de franca lingvo, kaj devigi la lernandon de angla lingvo ekde la unua klaso.

En universitatoj, krom krei novajn teknikajn kursojn, oni malkreis katedrojn kaj anstataŭigi ilin per usona sistemo de departmentoj. Multaj katedruloj estis maldungitaj kaj eĉ forpelitaj de la lando. Brazila registaro devis dungi usonajn profesorojn kaj teknikistojn por "helpi" brazilan edukadon.

En 1968, estis forta reago kontraŭ la traktato, kaj oni kreis brazilan komitaton por antastaŭigi la usonajn teknikistojn.

Kontraŭ la akordigo, brazila diktatora registaro ricevis nur usonan "helpon" kaj agnoskon.