Traktato Pilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traktato de Pilar.

La Traktato de Pilar estis traktato subskribita en Pilar (Argentino) en la 23-a de februaro de 1820, fare de Manuel de Sarratea (guberniestro de la Provinco Bonaero) kaj aliflanke de du el la guberniestroj de la Liga Federal: nome Estanislao López (Provinco Santa Fe) kaj Francisco Ramírez (Provinco Entre Ríos). La traktato subskribiĝis post la malvenko de la trupoj unuecigaj - preskaŭ tute bonaeraj -en la unua Batalo de Cepeda (de 1a de februaro de 1820).

Bonaero estis en absoluta malordo, kaj sekve en la 16-a de februaro de 1820 oni kunvokis Cabildo Abierto (malferma konsilantaro) ĉe kiu oni kreis Junta de Representantes (reprezentantaro), kiu nomumis Manuel de Sarratea kiel provizora guberniestro de la provinco Bonaero. Tiu klopodis alveni al interkonsento kun López kaj Ramírez, kaj subskribis la traktaton en la bonaera urbo Pilar.

La ĉefa enhavo de la traktato estis:

  • Proklamo de la nacia unueco kaj de la sistemo federala (defendita de José Gervasio Artigas).
  • Kunvoko kun limdato de 60 tagoj, de kunsido de reprezentantoj de la tri provincoj ĉe la konvento de San Lorenzo, por kunvoko de kongreso kiu permesu reorganizi la centran registaron.
  • Militfino kaj retiro de la trupoj el Santa Fe kaj Entre Ríos al siaj respektivaj provincoj.
  • Bonaero sin devontigis helpi la aliajn provincojn kaze de atako de brazil-portugaloj.
  • La riveroj Urugvajo kaj Paranao deklariĝis navigeblaj por la provincoj amikiĝintaj.
  • Ampleksa amnestio por politikaj ekzilitaj aŭ persekutitoj.
  • Juĝo al responsuloj de la antaŭ administrado.
  • Komuniko de la traktato al José Artigas, por klopodi la aligon de la Orienta Provinco.

Notoj[redakti | redakti fonton]