Traktato de Georgijevsk

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Traktato de Georgijevsk

Traktato de Georgijevsk (plena ruslingva titolo Договор о признании царем Карталинским и Кахетинским Ираклием II покровительства и верховной власти России "La kontrakto pri agnosko de protekto kaj supera potenco de Rusio fare de la caro Kartalia kaj Kaĥetia Irakli la 2-a"; mallonge Георгиевский трактат /geOrgijevskij traktAt/) estas grava historia dokumento, kiu fakte aligis orientan parton de moderna Kartvelio al Rusia Imperio. Kartvelia caro Irakli la 2-a estis devigita peti protekton de Rusio pro la konstanta minaco flanke de Irano kaj Turkio.

La kontrakto estis subskribita la 4-an de aŭgusto 1783 en nord-kaŭkazia urbeto-fortikaĵo Georgijevsk, de kio devenas ĝia nomo.

Subskribo de la kontrakto ŝanĝis politikan situacion en la regiono, malfortigis influon de la Osmana Imperio kaj ebligis ekkonstruon de la Kartvelia milita vojo trans la montaro el Rusio al Tifliso.

Rusia imperiestro Aleksandro la 1-a fakte rompis la kontrakton en 1801, farinte Kartli-Kaĥetian carlandon provinco de Rusio (ekzistas opinio, ke jam antaŭ tio la kartvela reĝo rompis kondiĉojn de la traktato per rektaj interparoloj kun osmanoj[1]). Malgraŭ tio la imperio daŭrigis estimi kaj subteni kartvelian nobelaron kaj Kartvelan Eklezion, ne akcelante rusigon tiel forte, kiel en aliaj novakiritaj lokoj.

[redakti] La teksto

[redakti] Referencoj


Historio
Ĉi tiu artikolo pri "Traktato de Georgijevsk" ankoraŭ estas ĝermo pri historia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.