Traktato de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La divido de kolonioj inter Hispanio kaj Portugalio en Sudameriko kaŭzis disputojn kaj konfliktoj dum jarcentoj. La Traktato de Tordesiljas, kiu oficiale markis la limojn inter tiuj teritorioj, neniam validis fakte. En la 18-a jarcento, la solvo de tiu kverelo iĝis bezona kaj Portugalio kaj Hispanio decidis fari traktaton, kiu solvu fine la problemon. La Traktato de Madrido estis signita en la 13-a de januaro 1750 de reĝoj Jozefo la 1-a kaj Fernando la 4-a pere de iliaj ambasadoroj.

La traktato bazigis sur la Mapo de l' Kortegoj (Mapa das Cortes) kaj favoris Portugalion. La kapablo de portugalaj diplomatoj, ĉefe Alexandre de Gusmão, kiu kreis la principon Uti Possidetis, estis decida al la portugala venko. Laŭ tiu principo, ĝis nun bazo de Brazila internacia politiko, la teritorioj apartenu al tiuj, kiuj tie loĝas kaj laboras.

Krome detaletoj, la traktato rekonis la rajton de Hispanio pri Filipinoj kaj aliaj insuloj en Azio, kiuj, laŭ antaŭa Traktato de Tordesiljas apartenus al Portugalio. Kompense, Hispanio rekonis la posedon de Portugalio pri preskaŭ tutaj Amazonio kaj Mato-Groso (kiu inkluzivis la nunajn Sudan Mato-Groson kaj Rondonion). Krome Portugalio donis al Hispanio la kolonion Sakramento kaj ricevis la kolonion Sete Povos das Missões, nunan Sudan Rio-Grandon. Krome, Hispanio ricevis la ekzkluzivecon navigi en rivero Prata, sanĝe la nuna Urugvajo, kiu estas donita al Portugalio.


Eksteraj ligoj:

Vidu la tutan tekston de la traktato Portugallingve:

[1]