Traktato de Sèvres
El Vikipedio
La traktato de Sèvres (Sèvres estas antaŭurbo de Parizo) estis subskribita la 10-an de aŭgusto 1920 inter la aliancanoj kaj la Osmana Imperio. Tio signifis disigon de la Osmana Imperio kaj devigis Turkion rezigni pri arabaj teritorioj en Azio kaj norda Afriko.
La traktato deklaris sendependecon de Armenio, aŭtonomion de Kurdistano, prezenton de la grekoj en orienta Trakio kaj okcidenta Anatolio. La traktato donis ĉiujn insulojn de la Egea maro al Grekio (tio gravis por alproksimiĝo de la Dardaneloj).
Ĉar la nova turka nacia registaro rifuzis la traktaton de Sèvres, post la greka-turka milito oni subskribis novan kontrakton (Traktato de Lausanne).