Traktato de Schengen
Traktato de Schengen estas interkonsento kiu forigas ŝtatliman kontrolon de personoj, kiuj traveturas trans ŝtatlimoj inter la traktato-ŝtatoj. Anstataŭe ĝi pliintensigas kunlaboron en sekuro kaj politiko pri aziloj. Ĝi temas ankaŭ pri ĉeŝtatlima kunlaboro.
La interkonsento estis subskribita la 14-an de junio 1985 en urbo Schengen en Luksemburgo.
Enhavo |
Partoprenantoj de traktato [redakti]
Membroj de traktato [redakti]
kun dato de eknuligo de ŝtatlima kontrolo
Aŭstrio – 1-a de decembro 1997
Belgio – 26-a de marto 1995
Ĉeĥio – 21-a de decembro 2007 a)
Danio – 25-a de marto 2001 (sen Gronlando kaj Ferooj)
Estonio – 21-a de decembro 2007 a)
Finnlando – 25-a de marto 2001
Francio – 26-a de marto 1995
Grekio – 26-a de marto 2000 (sen Athos)
Hispanio – 26-a de marto 1995
Nederlando – 26-a de marto 1995
Islando – 25-a de marto 2001
Litovio – 21-a de decembro 2007 a)
Luksemburgo – 26-a de marto 1995
Latvio – 21-a de decembro 2007 a)
Malto – 21-a de decembro 2007 a)
Germanio – 26-a de marto 1995
Norvegio – 25-a de marto 2001 (sen Svalbard)
Pollando – 21-a de decembro 2007 a)
Portugalio – 26-a de marto 1995
Slovakio – 21-a de decembro 2007 a)
Slovenio – 21-a de decembro 2007 a)
Svislando - 12-a de decembro 2008 b)
Svedio – 25-a de marto 2001
Hungario – 21-a de decembro 2007 a)
Italio – 26-a de oktobro 1997
en flughavenaj landlimaj trairejoj: a) ekde 30-a de marto 2008, b) ekde 29-a de marto 2009
Membroj de facto:
Monako (malfermata landlimo kun Francio)
San-Marino (malfermata landlimo kun Italio)
Vatikanurbo (malfermata landlimo kun Italio)
Kontrolo estas sur landlimoj de Andoro kun Francio kaj kun Hispanio.
Ŝtatoj kiuj volas partopreni en la traktato [redakti]
kun datoj de anataŭvidata membrigo al traktato de Schengen.
Bulgario (marto 2011)
Kipro (2010)
Liĥtenŝtejno (1-a de novembro 2009)
Rumanio (marto 2011)
Ŝtatoj kiuj interesiĝas pri partopreno [redakti]
Aliaj faktoj [redakti]
La 24 Schengen-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio kaj Svedio. Ĉiuj ĉi landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio kaj Islando.
Svislando kiel unua ne-EU-ano subskribis la traktaton kaj ekaplikos ĝin en 2008, sed nur por personoj. Ĉar Svislando ne membras en la dogana unio, oni plu kontrolos la varan trafikon.
Interese, sed jure enigme estas, ke la landetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, San-Marino kaj Vatikano neniam subskribis la traktaton, sed tamen (deve) obeas (kaze de Liĥtenŝtejno: obeos) ĝin, ĉar ili jam antaŭe ne havis limkontrolojn al najbaraj aŭ ĉirkaŭaj Ŝengen-landoj. Tio povus indiki, ke la grandaj landoj ne plu konsideras ilin eĉ formale memstaraj.