Trianona traktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Traktato de Trianon)
Saltu al: navigado, serĉo
mapo de la teritoria disdivido de Aŭstrio-Hungario laŭ la traktatoj de la parizaj antaŭurboj
etna mapo de Grandhungario

La pripaca traktato de Trianon, unu el la traktatoj de la parizaj antaŭurboj, kiuj formale finis la unuan mondmiliton, dum la jaro 1920 fiksigis la disdividon de la reĝlando Hungario - ĝis 1918 parton de Aŭstrio-Hungario - post la por la duobla monarkio perdita milito. Hungario definitive laŭ internacia juro perdis du trionojn de la malnovhungara teritorio.

Ĉeĥoj kaj slovakoj jam la 28-an de oktobro 1918 deklaris la Ĉeĥoslovakan Respublikon. Kroatio la 30-an de oktobro iĝis parto de la nova reĝlando Jugoslavio. Rumanoj de Transilvanio la 1-an de decembro, per decidoj en Alba Iulia, deklaris sian volon unuiĝi kun Rumanio. La parlamentoj de transilvaniaj saksoj kaj banataj ŝvaboj dum la jaro 1919 ankaŭ voĉdonis por unuiĝo kun Rumanio (laŭ la decidoj de Alba Iulia la rumanoj garantiis al la hungar- kaj germanlingvanoj de Rumanio ampleksan samrajtecon, sed poste ne plenumis tiujn garantiojn).

La faktoj do grandparte jam estis deciditaj kiam reprezentantoj, fine de 1919, post la traktadoj kun Aŭstrio, estis invititaj al Parizo. La hungara delegacio krome frontis malfavoran situacion, ke la Traktato de Saint-Germain-en-Laye interkonsentita kun Aŭstrio jam antaŭvidis gravajn decidojn en la lima konflikto. La hungaraj diplomatoj sensukcese postulis revizion de la antaŭa traktato kaj plebiscitojn en la regionoj kiuj laŭ la planoj malligiĝu de Hungario. Fine la reprezentantoj de Hungario la 4-an de junio 1920 subskribis la pripacan traktaton en la palaco Grand Trianon de Versailles. La traktato plejparte nur konfirmis la jam antaŭe fiksitan situacion.

La germanlingva okcidenta Hungario, ekde 1919 de la aŭstroj nomata Burgenlando, estis alligota al Aŭstrio; hungaraj ribeluloj tamen pafe atakis tie aŭstrajn policanojn kaj provizore malebligis la administradon de Burgenlando fare de aŭstraj instancoj. Sopron (germane Ödenburg) estis antaŭvidita kiel regiona ĉefurbo. Plebiscito organizita en 1921 en la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo, sub perado de Italio, montris, ke plimulto de la loĝantoj pledis por restado en Hungario. La plejparto de la regiono Burgenlando tamen dum 1921 sen plebiscito estis alligita al Aŭstrio.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La traktato konfirmis la dividon de proksimume 3,2 milionoj da hungaroj de Hungario;[1] la duono el ili vivis en limaj regionoj (en la sudo de Slovakio, en la okcidenturkaina parto de la montaro Karpatoj, en la regiono Vojvodino (norda Serbio), en la teritorio Partium kaj en la regiono Prekmurje de Slovenio, la alia duono en Rumanio.

Aliflanke ankaŭ multaj ne-hungarlingvanoj restis sur la teritorio de la restinta Hungario, el ili laŭ la censo de 1920 ekzemple 551.211 germanoj, 141.882 slovakoj, 23.760 rumanoj, 41.974 kroatoj, 17.131 serboj kaj 60.748 ceteraj. Samtempe 399.176 personoj indikis, ke ili parolas la slovakan, 179.928 la serban kaj 88.828 la rumanan lingvon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Lendvai: Die Ungarn - eine tausendjährige Geschichte ("La hungarioj - miljara historio". eldonejo Goldmann 2001, ISBN 3-442-15122-8; jen p. 418

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]