Traktato de la Pireneoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Renkontiĝo inter Ludoviko la 14-a kaj Filipo la 4-a sur la "Insulo de la Fazanoj", en 1659. Oni povas rimarki la filinon de Filipo, Maria Teresa de Hispanio, funde de la pentraĵo.

La traktato de la Pireneoj (franclingve Traité des Pyrénées, hispanlingve Tratado de los Pirineos) estis paca traktato inter Hispanio kaj Francio, post la Tridekjara milito kaj la Frondo.

La traktato estis subskribita la 7-an de novembro 1659 sur la "Insulo de la Fazanoj", meze de la rivero Bidasoa kaj de la limo inter la du reĝlandoj, en hodiaŭa Pyrénées-Atlantiques. La delegito de Ludoviko la 14-a estis Hugues de Lionne, kaj la delegito de Filipo la 4-a estis Luis de Haro.

Laŭ tiu akordo, Francio akiris Rusiljonon. Norde, ĝi ankaŭ obtenis Artezon el Hispana Nederlando, krom la urboj Aire kaj Saint-Omer. Multaj fortigitaj urboj tiel fariĝis francaj, interalie Bourbourg, Gravelines, Saint-Venant, Avesnes-sur-Helpe, Landrecies kaj Le Quesnoy.

Kompense pro tio, Francio devis ĉesigi la subtenon al Portugalio, kiu estis denove sendependa ekde ribelo en 1640, kaj ankaŭ rezigni ĝiajn intencojn pri Barcelono kaj Katalunio.

Alia parto de la traktato projektis la edziĝon de la hispana princino, Maria Teresa de Hispanio, kun la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kiel simbolo de la nova paco. La edziĝo okazis en 1660 en Saint-Jean-de-Luz.