Traktaĵo pri ateologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traité d'athéologie
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michel Onfray
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 2005
Loko Francio
Eldonejo Éditions Grasset
Ĝenro eseo
vdr

Traktaĵo pri ateologio (ateologio, el la antikva greka a por sen kaj teos por dio) estas fama eseo publikigita en 2005 de la franca Michel Onfray laŭ la origina titolo “Traité d'athéologie” kaj tradukita al Esperanto en 2010 (vidu sube Bibliografion).

La verko ekscitis enorman intereson – kaj samintensajn polemikojn – ne nur inter la intelektuloj, sed ankaŭ, danke al ĝia stilo, inter la plej vasta publiko.

Tezoj apogitaj en la Traktaĵo[redakti | redakti fonton]

Objekto de la pritraktita kritiko ne estas la dikredantoj (“mi ilin taksas nek ridindaj nek mizeraj, sed mi timas ke ili preferas trankviligajn infanecajn ŝajnigojn al la kruelaj certecoj de la plenkreskuloj”), sed prefere la personoj kaj institucioj reprezentantaj kaj disvastigantaj la religion (“Kiu kuraĝus malŝati la viktimojn? Sed kiel rezigni batali la torturistojn?”). La celo de la aŭtoro koncentriĝas en la “bagateligo” de la bazoj etikaj kaj filozofiaj de la teologio (= de la fundamentoj kaj rezultoj de la kredo) por rekonstrui konceptan vidpunkton pri mondo kaj vivo kun etiko apogita nur sur la racio kaj emancipigitaj el ĉiuj kondiĉoj fidaj.

Sub tia profilo Onfray enkalkulas inter la pioniroj de aŭtente moderna ateismo Jean Meslier (v. “Testamento” de 1729), Paul Henri Thiry d'Holbach (v. La contagion sacrée de 1768), Ludwig Feuerbach (v. La esenco de kristanismo 1841).

La negado pri Dio ne estas, laŭ la aŭtoro, celo sed perilo por atingi etikon postkristanan. Fakte, laŭ Onfray, ekzistas iu jud-kristana episteme (sistemo de scioj certaj ĉar opiniataj science-sperte funditaj) kiu sature trapenetris la profundecojn ankaŭ kulturajn kaj sociajn ŝajne sekularigitajn. Tiel estas – ekzemple – per la ideo ke de materio kaj realaĵoj kun la tuta mondo ne oni elĉerpas la totalecon, ke la korpo reprezentas la eron “malaltan”, malpuran kaj malnoblan de la homo, ktp. La aŭtoro renversas la bildon pri ateisto senetika, sena je morala leĝo, kaj renversas la ideon ke “se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita”[1]), subtenante, kontraŭe, ke ĝuste “ĉar Dio ekzistas, ĉio estas permesita”. Kaj, fakte, la ekzisto de Dio estis la teoria premiso por ke en la historio plenumiĝu “en lia nomo eĉ pli bataloj kaj masakroj, konfliktoj kaj militoj ol pacoj, sereneco, amo al proksimulo, pardono de la pekojtolero”.

Krome la religio, laŭ li, abomenus la inteligenton: en la tri monoteismoj - nome Judismo kaj Kristanismo (Genezo) kaj Islamismo (Korano) - elstaras la historio pri Adamo kaj Eva en tera paradizo kaj pri la arbo de la scio pri la bono kaj malbono. El tiu historio, Onfray deduktas la postinfluojn kiuj estus alvenintaj sur la civilizo, disde la malamo al la virino kaj al la korpo ĝis kulpigo eĉ de la deziro, ĝis la ŝato pri la doloro, ĝis la superregado de la obeo sur la inteligento. Kaj plue en tiu historio de Adamo kaj Eva pululas la impulso al morto kiu estas la bazo de la religio. Fakte “la tri monoteismaj religioj instigas rezigni vivi ĉi tie kaj nun pro la preteksto ke iun tagon necesos rezigni pri tio: ili ekzaltas la transmondon (imagitan) por malhelpi la plenan ĝuon de la ĉi-teran (realan). Kaj jen tiam “la litanio de la malpermesoj” kaj “la obsedo de la pureco (ĉasteco)”: sed estas malbonega kalkulo rezigni vivi por ne trafi en la morton, ĉar tiamaniere oni al la morto pagas dufojojn la tributon kiun sufiĉas pagi unufojon!”.

Laŭ Onfray, fine, post la senmaskigo pri la religio, necesas “engaĝiĝi ĉirkaŭ nova prietika projekto por krei en Okcidento la kondiĉojn de vera moralo postkristana en kiu la korpo ĉesu esti puno, la tero larmovalo, la vivo katastrofo, la plezuro peko, la virino malbeno, la inteligento aroganteco, la volo damniĝo”. Kaj, politikaspekte, la “aliulo” ne pli estus vidita “kiel malamiko, kontraŭulo, malsamaĵo elimininda, subpreminda kaj obeiginda, sed okazo de intersubjektiveco konstruenda ĉi tie kaj nun”.

La debato ekscitita[redakti | redakti fonton]

Kompreneble la eseo estis salutita kun granda favoro fare de la sampensuloj aŭ simile, kiuj vidis en tiu verko la ĝustan respondon al la kreskantaj surfaciĝoj kaj entrudiĝoj de la sinteno favora al renaskiĝo de la religio, kvankam kun refleksoj malsamaj ol tiuj de la pasinto, eĉ en la mondo sekuralizita.

Kompreneble, la religia mondo, precipe katolika ĉar aparte atakita, rifuzis la tezojn de la eseo de Onfray rimarkigante ke je originaleco ĝi havas nur la brilecon de la stilo kaj ordan elĉerpitecon de la multfaceta objekto traktita. Ĝi kritikas, kun aliaj diverskulturaj intelektuloj, pro tio ke la aŭtoro abundas en la parto detrua sed difektas en parto konstrua. Fakte ne estas montrata la ebleco de la konstruo de la sendia etiko, ĉar ne tiom facile eblas ĝin apogi sur io deviganta. Moralo fakte reirigas al devosento kaj devosento ne povas esti libera decido laŭ religiuloj: libera decido rilatas nur al la ebleco obei aŭ malobei al deviga normo.

Oni observas ke la aŭtoro miskomprenis la sencon de laikeco kia akceptata de kelkaj sektoroj de kristanismo aparte katolikismo: plispecife li konceptas la laikecon ne nur kiel juran principon de neŭtraleco de la Ŝtato, sed ankaŭ kiel filozofian koncepton pri la mondo pri kiu la Ŝtato devas taskiĝi.

Se Onfray pro la kreo de la vorto ateologio (jam proponita de Georges Bataille) kiu indikus la diskurson pri la ideoj de tiu kiu “estas vere libera, ĝispunkte negi la dian ekziston”, dum ateismo (termino enirigita en 1532) esprimus similan neagon, rivelas sian celon haltadi sur la nivelo de la ideoj, fakte poste ne distingas la nivelon de la ideoj el la nivelo de la libera konduto. Alio estas la vera instruo de la religo, alio estas la konduto de la dikredantoj, kiuj povas konduti kohere aŭ nekohere kaj miskompreni la historiajn cirkonstancojn ene de kiuj ili travivas.

Se, diras intelektuloj el religia flanko, Onfray laŭdindas pro tio ke li metodologie sin servas je argumentadoj de klerismo kaj psikoanalizo, arkeologio, mitologio kaj de la komparaj sciencoj por krei ŝajnon de raciaj konkludoj, tamen li ne bone distingas la instrumentan uzon de mitologiaĵoj el ĝiaj sugestantaj enhavoj: ekzemple la mito koncernanta Adamon kaj Evan instruas pri la kondiĉo de la ekzistadisma homo bezonanta je Dio kaj ne pri la apartecoj de la scenejo.

Michel Onfray amuziĝas ripetade rimarkigi: ”La religioj laŭlonge de la jarcentoj disvastigis malamon al racio, al la virino, al la inteligento, al la seksumado. Entute, malamo al la vivo mem... tial ateismo ne estas terapio sed mensa sano reaĉetita”. Kristanaj intelektuloj rimarkigas ke Onfray ne veas, bonŝance, pro kristana subprema arto ĉiuspeca; kaj pridemandas kial la elaĉeto de la virino okazis, ekskluzive, en kristanaj medioj, kvankam hodiaŭ vaste celata en la tuta mondo? Kial scienco, ĉiuspecaj sciencoj, trovis sian naskiĝon ene de la kristanaj popoloj kaj universitatoj de ili kreitaj, por poste fariĝi heredaĵo de la tuta homaro, eĉ ĉe popoloj de alta teknologio? Rilate malŝaton al la korpo, oni memoras ke la kreinto de kristanismo enkarniĝis en vera korpo kaj partoprenis en la nuptoj de Kana kaj kooperis al la sanigo de multaj korpoj malsanaj kaj, lin imitante, kristanoj elpensis asistadon al ĉiuspecaj bezonuloj kuntrenante ke la ŝtataj regantoj sentu tion sia tasko... Kaj nur per la superregado de la racio kaj volo eblas akordigi la seksan instinkton kun la amo, la responso, la alies rajtoj kaj de la neplenkreskuloj... Kaj nur la distingo inter la rajtoj de Dio el tiuj de Cezaro originis la evoluon al la politikaj liberoj meze de la kristana civilizo: el kio demokratio.

Sume la reago estas preskaŭ apologio de kristanismo, apologio, tamen, foje embarasita almenaŭ kiam ĝi devas rekoni ke religianoj kaŭzis ankaŭ misfarojn pro kiuj, en la kristanaj medioj, necesas penti kaj pardonpeti laŭ tiu purigo de la memoro entreprenita de Johano Paŭlo la 2-a (12 marto 2000)[2] [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rilate tion jam la itala verkisto Cesare Pavese skribis en sia taglibro: “Stulta Kantio, se Dio ne ekzistas, ĉio licas!”
  2. [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-28. Alirita 2010-09-26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Traktaĵo pri ateologio, Michel Onfray, Eldona Fako Kooperativa de SAT, Traduko (elfrancigo) : Paul Signoret, 185 paĝoj, Formato 24x16 cm, Eldonita en julio 2010, Prezo : 18€
  • L’anti-traité d’athéologie, Le système Onfray mis à nu de Matthieu Baumier, kaj Dieu avec esprit: Réponse à Michel Onfray de Irène Fernandez) kie iliaj aŭtoroj refutas kion ili taksas historiaj eraroj kaj konfuzoj de la Traité
  • Perché non possiamo essere cristiani (e meno che mai cattolici), eseo de 2007 de itala matematikisto Piergiorgio Odifreddi.
  • The God Delusion (Iluzio pri Dio), eseo de la angla biologo Richard Dawkins.