Traktoro TME

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TME traveturas metrostacion Porte de la Villette
TME en Opéra sur la linio 3

La traktoro TME (france: Tracteur à Marche Electrique; esperante: Trakoro kun elektra veturo) estas labor-materialo de la Metroo de Parizo mendita en 2002, kies livero komenciĝis en 2005.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 14 TME menditaj anstataŭis la plimulton el la traktoroj Sprague, eksaj motorvagonoj transformitaj en labor-traktorojn, kies anstataŭaj partoj fariĝis malfacile akireblaj. Ili estas destinitaj al atelieroj de la Villette. Tiuj maŝinoj havas konfiguracion BB, kun du motoroj asinkronaj trifazaj de 220 kW, provizitaj en trifaza kurento de 400 voltoj per elektroniko de potenco tipo IGBT. Ili estas kupleblaj en multoblaj unuoj kun iliaj samuloj TMA. La TME estas konstruataj fare de atelieroj de "CFD" (compagnie de chemins de fer départementaux) en Bagnères-de-Bigorre per komponantoj provizataj de la grupo "Vossloh-Kiepe"[1]. La mendo estis farita de RATP al kungrupiĝo estrata de CFD en 2002, por 22 milionoj da eŭroj[2].

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurento: 750 voltoj kontinua per kontaktrelo
  • Ŝpuro: 1 435 mm
  • Diametro de radoj: 950 mm
  • Maksimuma rapideco: 45 km/h
  • Maso entute: 55 t
  • Lokomotivo/trajno maso: 60/180 t
  • Trakcio: 2 motoroj pulsataj-ventolumitaj trifazaj
  • Motoroj asinkronaj
  • Elektra povumo: 220 kW

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]