Tramdeponejo Poruba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramdeponejo en Ostrava-Poruba

Tramdeponejo Poruba estas unu el du tramdeponejoj en Ostrava (tiu alia estas tramdeponejo Moravia Ostrava). Sian nomon ĝi portas laŭ sia lokigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun konstruado de la nova tramdeponejo oni komencis kalkuli dum aĉeto de novaj tramoj de tipo T, por kiuj ne taŭgis ekzistantaj tramdeponejoj kaj kiuj bezonis modernan deponejon. Kun la konstruado de tramdeponejo oni komencis en la jaro 1955, ĝi komencis servi en 1960 kaj la tuta konstruado estis finita en 1962. La tramdeponejo estiĝis kiel traveturebla, kun sume dudek kvar reloj. Ties kapacito estis oficiale 192 veturiloj, sed en tiun nombron oni enkalkulis ankaŭ ekz. reloj destinitaj por riparoj kaj aliaj agadoj. Post la finigo estis en tiun ĉi tramdeponejon unue lokigitaj la tramoj de tipo T. Nur en la tempo, kiam ilia nombro estis pli alta, tiuj ĉi veturiloj estis lokigataj ankaŭ en la alian ostravan tramdeponejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]