Tramelan
| Tramelan | |
|---|---|
| Blazono de Tramelan | |
| Vilaĝocentro de Tramelan | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
| Koordinatoj | 46°13′25″N 7°6′5″O / 46.22361°N, 7.10139°OKoordinatoj: 46°13′25″N 7°6′5″O / 46.22361°N, 7.10139°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4269 |
| Areo | 24,88 km² |
| Alteco | 900 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2720 |
| Komunumkodo | 0446 |
| Mapo de Tramelan | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Tramelan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4269 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Tramelan situas ĉe la suda flanko de la Liberaj Montoj proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de Bielo sur alteco de 900 m s.m. Tra la komunumo fluas la rivereto Trame, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Tramelan, kiu urbecan aspekton, la vilaĝetoj Les Reussilles (sur alteco de 1011 m s.m.), Les Gerines (sur alteco de 1038 m m s.m.) kaj Le Cernil (sur alteco de 1005 m m s.m.).
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Tramelan limas en nordo al Montfaucon (JU), en nordoriento al Les Genevez (JU), en orientnordoriento al Saicourt, en oriento al Tavannes, en sudoriento al Corgémont, en sudokcidento al Mont-Tramelan, en okcidento al La Chaux-des-Breuleux (JU), en nordokcidento al Saignelégier (JU), kaj en nordnordokcidento al Le Bémont (JU).
Trafiko [redakti]
Tra la komunumo pasas la trajlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Tavannes al Le Noiremont. Krome ekzistas bus- poŝtaŭtolinioj al Glovelier, Saignelégier kaj Saint-Imier.
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo 248 de Tavannes al Saignelégier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 troviĝas proksimume 3 kilometrojn oriente en Tavannes.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Tramelan datiĝas de la 25-a de februaro 1178 kiel Trameleins.[1]
Tramelan dum mezepoko apartenis al la kapitolo Saint-Imier, sed dum al epoko de la reformacio ĝi transiris al la princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1800 Tramelan apartenis la la franca departemento Mont-Terrible kaj de 1800 ĝis 1815 al Haut-Rhin. En la jaro 1815 Tramelan estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno, kaj fariĝis parto de la distrikto Courtelary.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Bildoj [redakti]
|
||||||
|
||||||