Tramtransporto en Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tramtransporto en Gento estas trafikata de la VVM (Flandra Transportkompanio) 'De Lijn' ento Okcidenta Flandrio.

La tramtransporto en Gento konsistas el tri linioj (1, 21/22 kaj 4). Je la linioj 1 kaj 4 dum pli okupitaj periodoj de la tago veturas tramoj laŭ malpli longa trajekto.

La 12an de septembro 2004 oni festis la 100-jariĝon de la Genta tramo per procesio tra la urbo

Linioj[redakti | redakti fonton]

1 Flanders Expo – stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – Evergem (Brielken)
21 ponto de Zwijnaarde – stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – Melle Leeuw
22 ponto de Zwijnaarde – stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – Gentbrugge DC
4 stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – ponto de Muide – Moscou

En 1904 ekveturis la unua elektra tramo de la firmao TEG (Tramway Electriques de Gand). En 1961 tiu ĉi estis sekvata de la MIVG (Maatschappij voor Intercommunaal vervoer te Gent – Kompanio por interkomunuma transporto en Gento). Ekde 1991 la 'Vlaamse Vervoermaatschappij' – la flandra kompanio por transporto – ekspluatas la urban transporton en Gento. Je la 12a de septembro 2004 oni festis la 100-jariĝon de la Genta tramo.

En la jaro 1993 linio 21 estis plilongigita ĝis Melle Leeuw kaj en 1999 la linioj 21/22 estis plilongigitaj de la stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) ĝis la ponto de Zwijnaarde. Ekde aprilo 2005 linio 1 pluveturas ĝis Flanders Expo.

La tramreto nur taŭgas por tramoj, kiuj povas veturi en du direktojn (malkiel en Antverpeno).

Hermelijn Korenmarkt.jpg
Kaart Gentse tram.png


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Straßenbahn aus Zusatzzeichen 1048-19.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Tramtransporto