Tramtransporto en Poznano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Poznano
Tramo Solaris Tramino sur linio no. 10
Tramo Solaris Tramino sur linio no. 10
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Poznano
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 30-a de julio 1880
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 190 km
Nombro de linioj 22
Nombro de stacioj 32
Aliaj informoj
Traklarĝo 70,5 km
Posedanto Urbo Poznano
Transportisto UTK Poznano
Mapo
vdr

Tramtransporto en Poznano estas tramsistemo, kiu funkcias en la pola urbo Poznano. La tramsistemo apartenas al la firmo Urba Transporta Kompanio (pole: Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne), kiu sekurigas tramtransporton en la nomo de Direktado de Urba Transporto en Poznano (pole: Zarząd Transportu Miejskiego w Poznaniu).

La tramsistemo en Poznano konsistas nuntempe el 20 tagaj tramlinioj, 1 nokta linio kaj 1 turisma linio, kiu veturas el majo ĝis septembro en semajnfinoj. Ĝi uzas normalan ŝpuron (1435 mm); suma longeco de tramvojoj estas 157,695 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unua linio estis malfermita la 31-an de julio 1880; ĝi kondukis el Ĉefa Stacidomo per stratoj: Święty Marcin, Rycerska (hodiaŭ Ratajczaka), placo Wilhelmowski (hodiaŭ placo de Libero) ĝis Alta Urboplaco. Poste, tiu linio estis plilongita per strato Butelska (hodiaŭ Woźna), Garbary per Chwaliszewo ĝis Ostrów Tumski. Estis konstruita ankaŭ la branĉtrako per strato de Wiktoria (hodiaŭ stratoj: Gwarna kaj Mielżyńskiego), Reĝa placo (hodiaŭ placo de Cyryl Ratajski), Fryderykowska (hodiaŭ 23 Lutego), Al. Wilhelmowskie (hodiaŭ Al. Marcinkowskiego), Seekta (hodiaŭ Sala strato) kaj Wolnica, Małe Garbary, Szewska, Szeroka (hodiaŭ Granda strato) ĝis Wielkie Garbary (hodiaŭ Garbary), kie branĉtrako konektis kun la ĉefa tramvojo.

En la jaro 1896 estis malfermitaj la duaj novaj tramlinioj: la unua kondukis el Alta Urboplaco per Vroclava strato, placo de Petro (hodiaŭ placo de revolucio de 1848), Półwiejska strato ĝis nuligata Pordego Wildecka. La dua tramlinio kunigis tramdeponejo per stratoj: Zwierzyniecka, Jadwigi (hodiaŭ strato de Kraszewski) kun Urboplaco Jeżycki, poste la jaro ĝi estis plilongiga per Granda Berlina strato (hodiaŭ strato de Dąbrowski) ĝis kemiaj fabrikoj ĉe la Polna strato.

La 6-an de marto 1898, ĉevaltramo estis anstataŭita per la elektra tramo; tiam funkciis triaj linioj. Post kelkaj monatoj estis malfermita la kvara linio. Post la Unua Mondmilito, la tramsistemo estis pligrandigita.

Dum la Dua Mondmilito, tramoj kaj infrastrukturo estis parte detruita.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1947 estis malfermitaj unuaj tramvojoj. Ekde la jaro 1952, tramoj denove veturis ĝis dekstra bordo de Warta.

En postaj jaroj estis konstruitaj novaj tramvojoj:

  • 1955–1957 en strato de Marchlewski (hodiaŭ strato de Królowa Jadwiga) kaj ponto de Marchlewski (hodiaŭ ponto de Królowa Jadwiga) ĝis Rataje,
  • 1957–1964 en strato de Pułaski, Winogrady kaj Przełajowa ĝis finhaltejo „Wilczak” kun branĉtrako ĉe la strato Serbska (1974),
  • 1968–1973 en strato de Przybyszewski, Reymont kaj Hetmańska,
  • 1974–1977 el placo Wielkopolski per strato Małe Garbary, strato de Estkowski ĝis trafikocirklo de Śródek,
  • 1979 ĝis Chartowo, ĝis la finhaltejo „Osiedle Lecha” (malfermita la 23-an de februaro 1979),
  • 1983–1985 el setlejo de Lech per strato de Jedność Słowiańska (hodiaŭ Chartowo kaj Żegrze) ĝis strato Hetmańska,

kaj periferiaj linoj:

  • 1949–1950 ĝis Komunuma Tombejo en Junikowo,
  • 1955 el Rataje ĝis Starołęka ĝis fabriko Stomil, en la jaro 1967 plilongita ĝis la fervojstacio Poznań Starołęka,
  • 1959 ĝis Zawady per Śródka kun branĉtrako ĝis Varŝava setlejo kaj en la jaro 1974 ĝis Miłostowo,
  • 1980 el Winiary ĝis finhaltejo „Piątkowska”.

En la jaro 1997 estis malfermita la nova tramvojo kun longeco 6,1 km; ĝi estas parto de Poznana Rapida Tramo.

La 14-an de aŭgusto 2007 estis malfermita la dua parto de la linio ĝis Franowo; ĝi kunigas placo de revolucio de 1848 per stratoj: Podgórna, Dowbora Muśnickiego, Mostowa, Most św. Rocha kaj Kórnicka kun strato de Johano Paŭlo la 2-a.

La 11-an de aŭgusto 2012 estis malfermita la lasta parto de la linio ĝis Franowo; ĝi konektas eksa finhaltejo en setlejo de Lech kaj nova finhaltejo en Franowo. La tramvojo ĝis Franowo parte lokitas en la tunelo.

La 1-an de septembro 2013 estis malfermita nova parto de Poznana Rapida Tramo per Dworzec Zachodni ĝis strato Głogowska.

Tramlinioj[redakti | redakti fonton]

Numero Mapo Komenca haltejo Fina haltejo Longeco Meza vojaĝtempo Haltejoj Tipoj de tramoj
0 Plac Wielkopolski Plac Wielkopolski ? km ? min ? Konstal N
1 Junikowo Franowo 14,76 km 44 min 29/30 Konstal 105Na,
Moderus Alfa, Tatra RT6N1,
2 Ogrody Dębiec 17,45 km 34/33 min 20 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Düwag GT8,
Siemens Combino
3 Wilczak Zawady ? 25 min 15 Düwag GT8
4 Połabska Starołęka ? 40 min 28 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Düwag GT8,
Moderus Beta
5 Górczyn Stomil 26,6 km 42 min 27 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Solaris Tramino
6 Budziszyńska Miłostowo ? 46/47 min 31/33 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Solaris Tramino
7 Ogrody Zawady 23,4 km 36/37 min 21/22 Düwag GT8,
Moderus Beta
8 Górczyn Miłostowo ? 32 min 23 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Siemens Combino
9 Piątkowska Dębiec 21,8 km 39 min 27 Düwag GT8,
Siemens Combino
10 Połabska Dębiec ? 29 min 19 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Düwag GT8,
Solaris Tramino
11 Piątkowska Starołęka ? 38 min 26 Düwag GT8, Moderus Beta,
12 Osiedle Jana III Sobieskiego Starołęka ? 37/38 min 23/24 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Solaris Tramino
13 Junikowo Starołęka ? 43/46 min 29/30 Konstal 105Na,
Tatra RT6N1
14 Osiedle Jana III Sobieskiego Górczyn ? 25 min 14 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Siemens Combino,
Solaris Tramino
15 Osiedle Jana III Sobieskiego Budziszyńska ? 38 min 23/25 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Moderus Beta,
Solaris Tramino
16 Osiedle Jana III Sobieskiego Franowo 27,6 km 34 min 22 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Solaris Tramino
17 Ogrody Starołęka 21 km 44/46 min 27/28 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Moderus Beta
18 Franowo Ogrody 19,8 km 36 min 23/24 Konstal 105Na,
Moderus Alfa,
Siemens Combino
19 Osiedle Jana III Sobieskiego Dworzec Zachodni 8,1 km 13 min 8 Konstal 105Na
20 Osiedle Jana III Sobieskiego Marcinkowskiego ? 17 min 10 Konstal 105Na
27 Dębiec Zawady ? ? min ?
201 Osiedle Jana III Sobieskiego Osiedle Jana III Sobieskiego ? 27/34 min 17/26 Düwag GT8

Tramparko[redakti | redakti fonton]

Bildo Nomo Komenco de uzado Nombro
Düwag GT8 1998 43
Konstal 105Na 1979 68
Moderus Alfa 2008 20
Moderus Beta MF 02 AC 2011 23
Tatra RT6 MF06 AC 1997 10
Siemens Combino 2003 14
Solaris Tramino S100 2011 1
Solaris Tramino S105P 2011 45

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]