Tranĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉilo

Tranĉiloj de la serio Northern Lights

Tranĉiloj de la serio Northern Lights
Klasifiko serurista instrumentaro
Tipoj bolo-tranĉilo
kataro
ponardo
poŝtranĉilo
razilklingo
sendanĝera razilo
skalpelo
tranĉilrazilo
ĝambijo
Uzata por tranĉado
Rilataj tranĉtenajlo
vdr
Tranĉiloj por manĝaĵoj. De supre malsupren: ĝenerala tranĉilo por kuiri, speciala tranĉilo por disŝeligi legomojn, tranĉilo por manĝi (ĝi estas manĝilo).
Plasta tranĉilo por unufoja uzado kiel manĝilo. Sed ĝi ja taŭgas por multfoja uzado.
Tranĉiloj por prilabori diversajn materialojn, en konstruado, ankaŭ en muntado kaj riparado de elektroteknikaj aparatoj.
Tranĉiloj, kiuj estas partoj de aparatoj kaj ne estas uzataj senpere per manoj.

Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco. Iuj tranĉiloj havas altan kapablon ankaŭ en pikado.

Tipoj de tranĉiloj

Laŭ celoj

Laŭ formoj

  • Fiksklinga tranĉilo - tranĉilo, kies klingo kaj tenilo estas firme kunligitaj nemoveble. Oni kunportas ĝin en ingo por ŝirmi la akran parton.
  • Faldebla tranĉilo - tranĉilo, kies klingo estas faldebla en la tenilon. Tial oni povas facile kunporti ĝin kompakte faldita, ekzemple en la poŝo. Sed faldeblaj tranĉiloj ne estas tiom fortikaj kiom fiksklingaj tranĉiloj.

Pri la diversaj formoj de tranĉilaj klingoj vidu la paĝon de "Klingo".

Partoj de tranĉiloj

Partoj de tranĉilo

(1) Klingo. La plej ĉefa parto de tranĉilo, kiu havas akran eĝon por tranĉo. Ĝi estas farita el metalo (ĝenerale ŝtalo), aŭ plasto, ceramiko ktp. Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kuproŝtono.
(2) Tenilo. Parto, kiun oni tenas la tranĉilon per la mano. Ĝi estas farita el plasto, ligno, metalo, korno ktp.
(3) (Klingo-)pinto. Ekstrema pinto de la klingo. Tranĉiloj ĝenerale havas akran pinton, sed iuj havas rondan ekstremaĵon aŭ eĉ ne havas klaran parton, kiun oni povas nomi 'pinto'.
(4) (Tranĉ-)eĝo. Klinga rando akrigita por tranĉado. Iuj tranĉiloj havas tranĉ-eĝon ĉe ambaŭ (ventra kaj dorsa) randoj, t.e. ambaŭtranĉa klingo.
(5) Bevelo. Smirgita surfaco de la klingo bevele maldikiĝanta al la eĝo.
(6) (Klingo-)dorso.
(7) (Klingo-)foldo. Laŭlonga foldo sur klingo. Ne ĉiuj tranĉiloj havas ĉi-specan foldon. Oni ofte miskomprenas, ke tio ĉi estas porsanga foldo -- foldo, kie fluas sango de pikita besto/persono. En efektiveco, tiu ĉi foldo estas kompromiso inter fortikeco kaj malpezeco de la klingo.
(8) (Klingo-)bazo aŭ piedo. Ne smirgita ebena (ne bevela) parto de la klingo apud la tenilo. (en, fr: riccaso)
(9) Manŝirmilo aŭ mangardilo. Ĝi en tranĉiloj funkcias eviti eraran gliton de mano sur klingon. Pli grandan ŝirmilon havas glavoj. Ĉi-okaze ŝirmilo vere 'ŝirme' gardas mano(j)n kontraŭ malamika glavatako.
(10) Pomelo aŭ kolbo. Fina parto de la tenilo. Eblas, ke pomelo konsistas el materialo diferenca de la alia parto de la tenilo, aŭ ke pomelo havas specialan formon, kiu taŭĝas por pisti ion, rompi vitron aŭ alie. Dume, multaj aliaj tranĉiloj ne havas klaran pomelon kun speciala materialo aŭ formo.
(11) Rimeno.

Aliaj partoj ne montritaj en la bildo

  • Falsa eĝo - Pinto-dorso iugrade bevele smirgita sen akra eĝo. Ĝi kontribuas por malpeziĝo kaj por iugrada enpikipovo. Uzanto povas relative facile akrigi tiun ĉi parton laŭ sia prefero por havi ambaŭtranĉan klingon kun alta enpikipovo.
  • Pivota pinglo - pinglo, kiu estas la rotacia akso de faldebla tranĉilo.
  • Spino - La plej dika parto laŭ longe de la klingo. Ĝenerale spino troviĝas laŭlonge de la klingo-dorso. Sed estas lanc-pintaj klingoj, kiuj havas sian spinon tra la centro de la klingo.

Aliaj vortoj pri tranĉiloj

  • (Tranĉil)Ingo - Ingo, por teni fiks-klingan tranĉilon. Ĝi estas farita per ledo, ligno ktp. Iuj ingoj estas fikseblaj ĉe talizono.
  • Ondumita (Dentumita) klingo - klingo, kiu havas ondumitan eĝon. Ĝi estas ofte vidata ĉe tranĉiloj por panokuko. Strikte dirite, ĝi ne estas t.n. 'segilo', ĉar la apartaj 'ondoj' de ondumita klingo ne alterne flanken direktitaj por akiri tranĉitan larĝecon pli vastan ol klingan dikecon. Kp: glata klingo.
  • Glata klingo - klingo, kiu havas rektan, aŭ milde kurbiĝantan eĝon. Kp: ondumita klingo.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri tranĉilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ne timu tranĉilon, timu babilon. 
  • Citaĵo
     Venis tranĉilo al la gorĝo. 

Referencoj

  1. Lernu