Trankvila revolucio
La Trankvila revolucio estis kebekia evento okazinta en la 1960-aj jaroj, kiu estis periodo de gravaj ŝanĝoj farita sen violento. Ĝi daŭris ĉirkaŭ 10 jarojn.
Enhavo |
Unua mencio [redakti]
La vorto Trankvila revolucio estis menciita, en la angla, unuafoje en 1960 en la kanada ĵurnalo The Globe and Mail, kiel Quiet revolution.
Komenco [redakti]
En septembro 1959, Maurice Duplessis mortis kaj 10 tagoj post sia morto, Paul Sauvé anstataŭis lin, sed nur dum 100 tagoj ĉar li mortis la 2-an de januaro 1960. Antonio Barette anstataŭis tiam Paul Sauvé. La Trankvila revolucio komencis la 25-an de junio 1960, kiam Jean Lesage estis elektita. [1]
Gravaj ŝanĝoj [redakti]
Eduko [redakti]
La 7-an de julio 1960, la Kebekia Ministerio pri Eduko (hodiaŭ la Kebekia Ministerio pri Eduko, Sporto kaj Amuzo) estis kreita kaj la unua ministro estis Paul Gérin-Lajoie. Kun ĉi tiu ministerio, la eduksistemo ekestis senpaga ĝis la Universitato.
Religio [redakti]
La loĝantaro kaj pastroj iĝis laikaj. La nombro de personoj kiuj volas iĝi pastroj ankaŭ malgrandiĝis.
Familioj [redakti]
La nombro de personoj en familioj malgrandiĝis de 10 ĝis 2 aŭ 1. La divorco estas pli ofta.
Konsumado [redakti]
La provinco de Kebekio iĝis societo de konsumado ĉar la aliro al la kredito en 1980 estas pli facila ol en 1900.
Referencoj [redakti]
- ↑ Libro Histoire populaire du Québec - 1960-1970