Trans-Kanada Ŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trans-Kanada Ŝoseo sur mapo de Kanado

La Trans-Kanada Ŝoseo estas federaci-provinca ŝose-sistemo kiu kunligas ĉiujn dek provincojn de Kanado. La sistemo (ne nur unu ŝoseo - la Ŝoseo Yellowhead, ekzemple, estas parto de la sistemo) aprobiĝis per la Leĝo pri la Trans-Kanada Ŝoseo de 1948, malfermiĝis en 1962, kaj kompletiĝis en 1970. Oni povas rekoni la ŝose-sistemon per la ŝildoj kun bildo de verda acerfolio sur blanka fono kiuj ĝin indikas.

Malkiel en la usona sistemo de interŝtataj ŝoseoj, ne ĉiuj ŝoseoj konsistigantaj la Trans-Kanadan Ŝoseon estas rapid-ŝoseoj aŭ eĉ kvar-ŝpuraj aŭtovojoj; tiel ĝi estas pli simila al la usona ŝose-sistemo. Kanado ne havas nacie regitan ŝose-sistemon: ĉiujn decidojn pri konstruado kaj riparado de ŝoseoj faras la registaroj de la unuopaj provincoj en kiuj estas la ŝoseoj. En 2000 kaj 2001 la federacia registaro de Jean Chrétien pripensis doni monon por konverti la sistemon de la Trans-Kanada Ŝoseo al rapid-ŝoseo laŭ sia plena longeco, sed kvankam la registaro disponigis iom da mono al la provincoj por konstruado de rapid-ŝoseoj, ĝi fine decidis ne fari plenan konvertadon de la ŝose-sistemo. Tio kio decidigis ilin ne subteni la konvertoprojekton estis la malmulta trafiko en iuj parto de la Trans-Kanada Ŝoseo; provincoj preferis ke mono por plibonigo de infrastrukturo uziĝu por plibonigi gravajn vojojn de komerco (ofte ne inter-provinca) kaj transirejojn al Usono.

Pri la numerigo de ŝoseoj en la sistemo de la Trans-Kanada Ŝoseo ankaŭ respondecas la unuopaj provincoj. La okcidentaj provincoj kunordigis siajn ŝose-numerojn por ke la ĉefa vojo de la Trans-Kanada Ŝoseo havu la numeron 1 en la tuta regiono, sed oriente de la limo inter Manitobo kaj Ontario la ŝose-numeroj ŝanĝiĝas je ĉiu provinca limo. Pro tio ke la Trans-Kanada Ŝoseo multloke konsistas el partoj de aliaj grandaj ŝoseoj kun siaj apartaj identecoj (ŝoseoj jam ekzistantaj antaŭ la la Trans-Kanada Ŝoseo), kaj pro tio ke la provinco Kebekio verŝajne neniam ŝanĝos sian ŝose-numerigan sistemon, kiu baziĝas je geografio, por akordigi ĝin kun tut-kanada sistemo, la Trans-Kanada plej verŝajne neniam havos unuecan numerigadon en la tuta Kanado.

Detaloj pri la vojo[redakti | redakti fonton]

Viktorio—Vinipego[redakti | redakti fonton]

Provinca ŝoseo 1 (Alberto) Okcidenten direkte al la Rok-Montaro

La ŝoseo, kiu portas la nomon Ŝoseo 1 en la kvar plej okcidentaj provincoj de Kanado, komenciĝas en Viktorio (Brita Kolumbio) kaj daŭras norden laŭ la orienta marbordo de Vankuvera Insulo dum 99 km ĝis Nanaimo; 57-kilometra marvojo de pramŝipoj (vidu Pramoj de BK) ligas la ŝoseon al Okcidenta Vankuvero, de kie ĝi trapasas la Vankuveran metropolon kaj poste daŭras dum 170 km orienten al Hope antaŭ ol konduki la vojaĝanton 186 km-ojn norden al Cache Creek, poste orienten dum 79 km al Kamloops, ankoraŭ dum 483 km oriente al Banff, dum 101 km al Kalgario, dum pliaj 293 km al Medicine Hat, dum 403 km orienten al Moose Jaw, 79 km al Reĝino, 372 km al Brandon, 119 km al Portage La Prairie, kaj fine dum 84 km orienten al Vinipego. La Perimetra ŝoseo de Vinipego (de kiu la suda duono, Provinca ŝoseo 100 (Manitobo), estas oficiala parto de la Trans-Kanada Ŝoseo) permesas al ŝose-veturantoj eblecon preterpasi la urbon entute.

Tra la okcidentaj provincoj, la permesita maksimuma rapideco kutime estas 100 km/h sur la Trans-Kanada Ŝoseo, kvankam tiuj partoj en Alberto kaj Saskaĉevano kun limigita aliro povas havi pli altajn limojn de 110 km/h.

En la okcidentaj provincoj la Ŝoseo Yellowhead, akcesora branco de la TKŜ, gvidas veturantojn de Vinipego ĝis la Brit-kolumbia marbordo laŭ ŝoseoj 16 kaj 5.

Alia akcesora branĉo de la TKŜ trairas la sudon de Alberto kaj Brita Kolumbio. Ĉi tiu, la Ŝoseo Crowsnest (Ŝoseo 3 en la du provincoj), ligiĝas kun la ĉefa vojo de la TKŜ en Hope (Brita Kolumbio) kaj Medicine Hat (Alberto).

Por pliaj informoj vidu ankaŭ:

Ĉefa vojo

Ŝoseo Yellowhead

Ŝoseo Crowsnest

Vinipego—Otavo[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo daŭras orienten de Vinipego dum pliaj 205 km al Kenora. La malnova branĉo kondukas de Kenora orienten dum 136 km al Dryden, dum nova branĉo komenciĝas en Rainy River kaj kondukas orienten dum 92 km al Fort Frances. La du branĉoj kuniĝas 288 km-ojn oriente de Dryden (282 km-ojn oriente de Fort Frances). La unuigita ŝoseo kondukas sudorienten dum 65 km al Thunder Bay. De tie la ŝoseo kondukas nordorienten dum 115 km al Nipigon, kie ĝi denove dividiĝas. La pli norda vojo portas la numeron 11, dum la suda portas la numeron 17. De Nipigon Ŝoseo 11 trapasas 401 km-ojn de norda Ontario al Hearst kaj poste pliajn 213 km-ojn ĝis Cochrane. De tie la ŝoseo kondukas sudorienten dum 218 km al New Liskeard kaj poste suden dum 153 km al North Bay, kie ĝi kuniĝas kun Ŝoseo 17.

Parto de la Trans-Kanada Ŝoseo inter Thunder Bay kaj Nipigon nomiĝas la Ŝoseo de Kuraĝo Terry Fox (angle: Terry Fox Courage Highway; ĝi estas kiu parto de la TKŜ kie Terry Fox devis ĉesigi sian trans-kanadan Maratonon de Espero (kiu kolektis monon por esplorado pri kancero). Bronza statuo de Terry Fox estas en kiu loko kie li finis sian kuradon.

De Nipigon, Ŝoseo 17 kondukas orienten laŭ la bordo de Supra Lago dum 581 km ĝis Sault Ste. Marie kaj dum pliaj 291 km orienten al Sudbury, kie la Trans-Kanada Ŝoseo dividiĝas ankoraŭfoje. La suda branĉo sekvas ŝoseojn 69 kaj 400 suden dum 254 km, sekvas Ŝoseon 12 27 km-ojn orienten al Orillia kaj poste 58 km-ojn suden laŭ la bordo de Lago Simcoe; de tie ĝi sekvas ŝoseon 7 orienten dum 70 km al Peterborough. La norda branĉo kondukas orienten dum 151 km al North Bay, de kie ĝi poste kondukas orienten dum 216 km al Pembroke. La du branĉoj kuniĝas en Otavo, 244 km-ojn oriente de Peterborough kaj 123 km-ojn oriente de Pembroke.

En la plej granda parto de Ontario la maksimuma rapideco kutime permesita estas 100 km/h sur la Trans-Kanada Ŝoseo, kvankam tiuj partoj kun limigita aliro povas havi pli altajn limojn de 100 km/h, kaj en multo de Centra Ontario estas rapidec-limo de 80 km/h limit. Estas notinde ke la Trans-Kanada Ŝoseo ne trapasas Toronton, la plej granda urbo de Kanado kaj ĉefurbo de Ontario.

Otavo—Moncton[redakti | redakti fonton]

Kebekia ŝoseo 20 rigardante norden

De Otavo la Trans-Kanada Ŝoseo kondukas oriente dum 206 km al Montrealo. Konata kiel Ŝoseo 417 en Ontario kaj Ŝoseo 40 en Kebekio, la Trans-Kanada Ŝoseo ankaŭ havas la kromnomon "Metropola Ŝoseo" aŭ simple "La Met" dum ĝi transpasas Montrealon kiel levita ŝoseo. Post Montrealo la TKŜ sekvas Ŝoseon 25 suden, tranpasante la Sankt-Laŭrencon per la Ponto-Tunelo Louis Hippolyte Lafontaine kaj daŭras nordorienten laŭ Ŝoseo 20 dum 257 km ĝis Lévis (vid-al-vide de Kebeko).

Oriente de Lévis la Trans-Kanada Ŝoseo daŭras kiel Ŝoseo 20 laŭ la suda bordo de la Sankt-Laŭrenco ĝis vojkruciĝo tuj sude de Rivière-du-Loup, 173 km-ojn nordoriente de Lévis. Ĉe tiu vojkruciĝo la TKŜ alinomiĝas je Ŝoseo 185, kaj kondukas sudorienten dum 121 km al Edmundston (Nov-Brunsviko).

Daŭrante kiel Ŝoseo 2 de Edmundston, la TKŜ sekvas la valon de la Sankt-Johana rivero dum 170 km ĝis Woodstock (paralele al la Internacia Landlimo) kaj poste kondukas orienten dum pliaj 102 km antaŭ ol ĝi trapasas Frederiktonon. 40 km-ojn oriente de Frederiktono la Sankt-Johano turniĝas suden, kaj la ŝoseo transiras la riveron ĉe Jemseg kaj daŭras orienten dum 135 km al Moncton. Nuntempe Nov-Brunsviko prilaboras sian parton de la Trans-Kanada Ŝoseo tiel ke la tuto estos kvar-ŝpura (du en ĉiu direkto); ĉi tiu projekto jam plejparte finiĝis.

Moncton—North Sydney[redakti | redakti fonton]

De Moncton la ŝoseo kondukas sudorienten dum 54 km al vojkruciĝo apud Aulac ĉe la limo inter Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio (apud Sackville) kie la Trans-Kanada Ŝoseo disiĝas je ĉefa vojo kondukanta al la proksima provinclimo kiel Ŝoseo 2 kaj 70-kilometra vojo kun la nomo Ŝoseo 16 kiu kondukas orienten al Konfederacia Ponto ĉe Kabo Jourimain.

Insulo de Princo Eduardo[redakti | redakti fonton]

Post transpasado de la Markolo Northumberland per la 13 km-ojn longa Konfederacia Ponto al Borden-Carleton la Trans-Kanada Ŝoseo kondukas dum 110 km tra la suda parto de la Insulo de Princo Eduardo kaj tie havas la nomon Ŝoseo 1. Post kiam ĝi transpasas Ĉarlotaŭnon ĝi finiĝas ce Wood Islands kie per 26-kilometra vojaĝo sur pramŝipo de Northumberland Ferries Ltd. oni povas transiri la Markolon Northumberland al Caribou (Nov-Skotio), appud Pictou). De la pramŝipejo ĉe Caribou la Trans-Kanada Ŝoseo kondukas suden dum pliaj 19 km kiel Ŝoseo 106 al Westville (apud New Glasgow) kie ĝi kuniĝas kun la rekta parto de la Trans-Kanada Ŝoseo (Ŝoseo 104).

Nov-Scotio[redakti | redakti fonton]

De la limo inter Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio la ĉefa vojo de la Trans-Kanada Ŝoseo daŭras orienten en Nov-Skotion, kie ĝi havas la nomon Ŝoseo 104. La ŝoseo sekve trapasas Truro, kie ĝi kune kun Ŝoseo 102 gvidas al Halifakso, 117 km-ojn oriente de la provinclimo. Oni notu ke sur ĉi tiu parto de la ŝoseo estas 30-kilometra ŝoseparto por kies uzo kotizo de $4.00/aŭto (aliaj tarifoj por kamionoj) estas pagenda.

De Truro la ŝoseo kondukas orienten dum 57 km al New Glasgow (kie ĝi ligiĝas kun Ŝoseo 106 — tiu parto de la Trans-Kanada Ŝoseo venanta de la pramŝipejo ĉe Caribou) kaj poste nordorienten dum pliaj 112 km al la Digvojo de Canso kiu transiras la Markolon de Canso al Insulo de Breton-Kabo apud Port Hawkesbury. De la Digvojo de Canso la ŝoseo kondukas orienten dum 144 km sub la nomo Ŝoseo 105 ĝis ĝi atingas la pramŝipejon de Marine Atlantic en North Sydney.

Port aŭ Basques—Sankt-Johano[redakti | redakti fonton]

De North Sydney 177 km-ojn longa pramŝipa vojaĝo daŭrigas la ŝoseon al Novlando; la norda pramŝipejo troviĝas ĉe Channel-Port aŭ Basques, de kie la Trans-Kanada Ŝoseo reprenas sian nomon Ŝoseo 1. Sub tiu nomo la TKŜ kondukas nordorienten dum 219 km al Corner Brook, orienten dum pliaj 352 km al Gander, kaj fine dum 334 km sudorienten al Sankt-Johano (NL), kie la vojo finiĝas.

La koncepto de "mejlo zero"[redakti | redakti fonton]

Kvankam ŝajne ne estas iu oficiale aprobita "komencopunkto" por la sistemo de la Trans-Kanada Ŝoseo, Sankt-Johano ŝajne adoptis ĉi tiun titolon por la parto de la ŝoseo kondukanta en la urbon tiel ke ĝi adoptis la nomon "Mejlo Unu" por sia sport-stadiona kaj kongreseja komplekso, Stadiono Mejlo Unu.

La Viktoria finiĝo de la Trans-Kanada Ŝoseo troviĝas ĉe la suda finaĵo de Strato Douglas, kie ĝi renkontiĝas kun Strato Dallas apud Parko de Signalmonteto; tie estas monumento de "mejlo zero". Ĉi tiu estas la oficiala okcidenta finaĵo de la Trans-Kanada Ŝoseo, kvankam Tofino pretendas havi la "Pacifikan Finaĵon" de la ŝoseo.

La monumento de Mejlo Zero je la finaĵo de la Trans-Kanada Ŝoseo en Viktorio (Brita Kolumbio).

Kvankam Brit-kolumbia ŝoseo 4 estas uzata de 1953 kaj vere ne estas parto de la Trans-Kanada Ŝoseo, ŝildo indikanta la Pacifikan finaĵon de la Trans-Kanada Ŝoseo estas trovebla en Tofino (Brita Kolumbio), kie Ŝoseo 4 okcidente finiĝas, sed oni verŝajne starigis ĝin antaŭ 1953. Tofino estis forta subtenanto de la ideo de Trans-Kanada Ŝoseo depost la 1920-aj jaroj, kiam en tiu regiono estis nur gruz-kovritaj vojoj, ĉar la tofinanoj rekonas la fortan potencialon por turismo en tiu regiono. La komunumon tamen preterpasis la oficiala Trans-Kanada Ŝoseo en la 1950-aj jaroj, kiam la registaro prioritatigis la ligadon de gravaj komunumoj en sia budĝeto kaj decidis anstataŭe ligi Nanaimo-n kun Viktorio.

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiuj ŝoseoj de la okcidentaj provincoj kun "1" en sia nomo estas indikitaj per "Trans-Kanada Ŝoseo 1" sur vojmapoj.
  • Kebekio kaj Ontario uzas la ŝildojn de provincaj ŝoseoj por indiki la numerojn de la TKŜ ene de la provincaj limoj, sed ili ankaŭ starigas sennumerajn TKŜ-ŝildojn apude por identigi ĝin.
  • Homoj de la tuta Kanado (malpli en Ontario kaj Kebekio) ĝenerale parolas pri la ŝoseo per ĝia nomo "Trans-Kanada Ŝoseo" anstataŭ ol per ĝia(j) numero(j).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]