TransHab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TransHab- koncepta desegnaĵo por ISS
Erectable Torus Manned Space Laboratory – plengranda modelo de Goodyear (1961)
TransHab-modulo ĉe ISS ( komputila desegnaĵo)
La tavoloj de la mantelo de la TransHab-modulo (komputila desegnaĵo)

TransHab estis koncepto de NASA pri plen-bloveblaj loĝantaj moduloj en la kosmo. La koncepton estis ellaborita en la 1990-aj jaroj en Lyndon B. Johnson Space Center kaj ĉesigita pri la tro grandaj kostoj. La rajtojn je la patento de NASA aĉetis la kosmovetura firmao Bigelow Aerospace kaj planas privatan kosmostacion, bazatan je tiu koncepto.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La unuaj eksperimentoj pri bloveblaj teknologioj okazis ĉe la NASA en 196o ĉe projektoj Echo 1 kaj Echo 2. La globforma satelito estislanĉita en orbiton de 1.500 km kaj estis poste plenblovita je diametro de 30 m. Tiu servis poste por pasiva plukonduko de radioondoj. La diametro de la globo ŝrumpis je 18 mt. La satelito estis videbla dum 8 jaroj, ĝis forardiĝo.

La unuaj ideoj pri bloveblaj loĝ-moduloj estiĝis en la tempo, kiam la NASA-inĝenieroj okupiĝis pri la konstruado de kosmostacioj. Unu el tiuj ideoj estis la Erectable Torus Manned Space Laboratory de unu teamo de Langley Research Center. La toruso estis planita kun diametro de ĉ. 7 m kaj estis plengrande konstruita de Goodyear kiel testa versio (tera apliko). Tiutempe la konstruistoj prizorgis ankaŭ la problemon de la tra-truiĝo per mikrometeoroidoj. Oni ankaŭ diskutis la stabilecon de la toruso, pro la aldoka manovro aŭ internaj moviĝoj de la personoj.

Plia koncepto estis en tiu tempo, - evoluigita de Langley-sciencistoj- heksagonala kosmostacio kun ses rigidaj moduloj, kiuj estis interligitaj kun plenblovitaj radradioj al la nerotacianta centra modulo. La stacio estis planita kun diametro de 23 m kaj malrapide rotacianta. La nerotacianta centra modulo estis celita por aldoko de kosmoŝipoj kaj por esploraj laboroj.

Kun komenciĝo de la Apollo-programo, la laboroj estis iom post iom ĉesigitaj. La lastaj testoj montras, ke la heksagonala kosmostacio, kun rigidaj moduloj kaj muroj, havas gravan avantaĝon en varmoradia konduto kaj mikrometeoroida protektado al la torusformo. La varmoradia konduto estis testata dum monatoj en termal-vakua ĉambro. Tiam evidentiĝis, ke la muroj de la rigidaj moduloj havas pli bonan izolan efikon ol la materialo de la toruso. Pri la protektado kontraŭ mikrometeoroidoj ne okazis testoj, ĉar tiutempe ne ekzistis tiuj mezuriloj, instalaĵoj, kiuj kapablintus produkti la rapidecon de la mikrometeoroidoj.

La koncepto TransHab[redakti | redakti fonton]

La nomo TransHab estas mallongigo kaj signifas „Transit Habitat“. La nomo referencas je la originalaj uz-ideoj, nome, uzo kiel loĝ-modulo de kosmoŝipo dum veturado al la Marso. La dua ebleco estis ties uzo ĉe IKS. Aldon, la koncepto, resp. teknologio devintus nerekte pruvi, ke similaj bloveblaj moduloj estas uzeblaj por habitatoj sur la Marsa surfaco. La konsisto de TransHab:

  • la ekstera mantelo, konsistanta el pluraj tavoloj:
    • "Redundant Bladders & Internal Scuff Barrier" – interna tavolo, kun kiu kontaktas la habitata loĝanto
    • "Kevlar Restraint Layer" – ŝarĝigebla tavolo, servanta kiel speco de „struktura tavolo“
    • "MOD Shielding" – protekta tavolo kontraŭ mikrometeoritoj kaj kosmaj rubaĵoj
    • "External Thermal Blanket" – la ekstera temperatur-izola tavolo
  • la centra strukturo konsistas el:
    • tunela strukturo konsistanta el karbonfibre firmigita plastaĵo
    • pluraj koridoroj, dividmuroj (plankoj kaj plafonoj) kaj pluraj aliroj al diversaj etaĝoj
    • akvocisterno, kiu servas ĉirkaŭ la teamejo kiel protektaĵo kontraŭ radiado
    • dok-mekanismon
    • kaj ne aerpremitan tunelon, kiu entenas interalie la premaeran cisternon por la malfalda procezo.

La TransHab-koncepto por la ISS estis premita volumeno de 342 m³. Tiu devis konsisti el 4 etaĝoj, la doka etaĝo, la loĝaj kaj laboraj etaĝoj. Ĉe alto de la etaĝoj, oni konsideris la uzcelon, tiel Level 1 kaj 3 altis ĉ. 2,4 m, Level 2 nur 2,1 m. Level 2 estis planita por uzo de rezervejo kaj por la teama centro, tiel Level 1 kiel socia aŭ profesia interagado, Level 3 al medicina kaj sporta agadejo. Ambaŭ etaĝoj entenas observan fenestron al la Tero aŭ al la kosmo.