Transakcia Analizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transakcia AnalizoTA estas termino por la personecteorio kaj ankaŭ por la psikoterapia kuracmetodo ellaborita de la usonano Eric Berne en la kvindekaj jaroj de la 20a jarcento.

TA baziĝas sur la konvinko ke decidoj de homoj pri si mem kaj pri sia ĉirkaŭaĵo originas el spertoj el la komencaj vivjaroj. Tiuj ĉu pozitivaj, ĉu negativaj decidoj influas la kvaliton de la cetera vivo (la manuskripto). Kresko kaj disvolviĝo bremsiĝas per negativaj decidoj (mi ne estas en ordo, vi ne estas e.o.) dum pozitivaj decidoj stimulas (mi estas e.o., vi estas e.o.). Oni distingas tri manuskriptojn : la sukcesulon, la malsukcesulon kaj la ne-sukcesulon. La tri povas manifestiĝi en unu persono.

Por kuraci oni analizas la manuskriptojn kaj provas alidirektigi ilin per ŝanĝoj en la konduto. Por tion atingi oni subskribas kontrakton kun la terapiisto en kiu la terapio-celoj estas priskribitaj kiel eble plej konkrete. La manieroj por atingi la celojn (do la efektivaj terapioj) povas varii.

Kelkaj elementoj el la TA-teorio[redakti | redakti fonton]

Rekonsignaloj[redakti | redakti fonton]

Rekonsignalon oni uzas por ĉiu ago aŭ diro, kiu provokas reagon de alia persono. Berne uzis la anglan stroke kiu samtempe signifas kareso kaj bato, por indiki la pozitivajn aŭ negativajn efikojn de iu 'transakcio', tio estas la kontakto inter du personoj.

Aplikado de TA atentigas pri jenaj 10 reguloj rilate al rekonsignaloj.

1.Oni ne povas vivi sen rekonsignaloj.

2.Kiam oni ne ricevas pozitivajn rekonsignalojn oni demandas negativajn. (Ekz. Infano, kiu ne ricevas sufiĉe da atento kaj faras malagrablaĵjon.).

3.Se oni ne demandas pozitivajn rekonsignaloj oni riskas ne ricevi ilin.

4.Oni ne ĉiam scias kion la ricevinto faras kun rekonsignalo. (Ekz. Iu donas komplimenton kaj la ricevanto pensas ke oni priridas lin.)

5.La kvanto kaj kvalito de viaj rekonsignaloj influas la konduton de la alparolato.

6.Neniam donu al iu negativan senkondiĉan rekonsignalon. (Ekz. 'Vi estas stultulo' estas negativa senkondiĉa rekonsignalo dum 'vi agis stulte' estas negativa kondiĉa).

7.Senkondiĉaj pozitivaj rekonsignaloj plej efikas sed nur kiam ili estas sinceraj kaj kiam la alparolato akceptas ilin.

8.Se vi rifuzas esprimi negativan rekonsignalon al alia, kiu erare agas, vi fakte donas negativan rekonsignalon al vi mem. (Tiuj personoj akumulas stresojn kaj riskas iam eksplodi, t.e. troige reagi).

9.Ĉiu rilato respegulas la bilancon de la ekonomio pri rekonsignaloj. (Kiam la rilatoj bonas, negativaj rimarkoj povas efiki. La inverso okazos kiam la rilatoj malbonas).

10.Ĉiu ajn havas siajn limojn en la akceptado kaj rifuzo de pozitivaj kaj negativaj rekonsignaloj.

Egoo-pozicioj[redakti | redakti fonton]

TA distingas tri 'egoo-poziciojn' en ĉiu persono: la 'Gepatro', la 'Infano' kaj la 'Adolto'. La transakcioj el la Gepatro pozicio rilatas precipe al zorgoj kaj normoj en la vivo ; tiuj el la Infano precipe al spontaneeco, kreiveco, ĝuo, kaj tiuj el Adolto al racieco. Transakcioj inter du personoj okazas de el tiuj pozicioj.
Oni distingas komplementajn kaj krucitajn transakciojn.

Komplementajn transakciojn

En komplementaj transakcioj la alparolato reagas el la pozicio, kiun la alparolanto alcelis.

Ekzemplo de Infano-Infano transakcio : 'Mi ĵus bakis tekukon. Ĉu vi ŝatas provi ĝin?' 'Hmm ! Volonte, mi tre ŝatas tekukojn.' La personoj efektive havas kontakton kaj la kontakto supozeble daŭriĝos.

Krucitajn transakciojn

La alparolato reagas el alia pozicio ol tiu al kiu la alparolato direktis sin.

Ekzemplo: 'Ĉu vi volas ordigi la ĉambron?' (Gepatro al Infano) 'Mi tre malŝatas tian stultan laboron. Faru ĝin vi mem'. (Infano al Infano) Krucitaj reagoj haltigas la kontakton inter la personoj.

Dramotrinagulo[redakti | redakti fonton]

La 'dramotriangulo' aŭ la triangulo de Karpman distingas tri rolojn en transakcioj : la Akuzanto, la Savanto aŭ la Viktimo. Tiu distingo helpas por analizi ekzemple diskutojn aŭ disputojn kaj do tre konvenas por metakomunikado. Ekzemploj : Akuzanto : 'Vi ne faris kion vi promesis.' ; Savanto : 'Ne zorgu, mi ĉion enordigos por vi.' ; Viktimo : 'Mi ĉiam estas la kulpulo.'

Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas internacia asocio de TA-terapiistoj, nome Internation Transactional Analysis AssociationITAA, fondita en 1965 en San Francisco, Kalifornio. La eŭropaj terapiistoj organiziĝis de 1976 en European Association for Transactional Analysis (EATA).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]