Transbajkalo
Transbajkalo [1] respektive Ĉebajkalo ( ruse Забайкалье, Zabajkalje) aŭ Daurio aŭ Daurujo ( ruse Даурия, Daurija) estas montara regiono en la oriento de Bajkalo en Rusujo. La alternativa nomo Daurujo, estas derivita de tiu de la dauroj, etno el la regiono. Tiu ĉi etendiĝas tra preskaŭ 1000 km de la nordo ĝis la sudo, de la Patomskoje-Altebenaĵo kaj Nord-bajkala Altebenaĵo ĝis la rusa ŝtatolimo. Daurujo kovras pli ol 1000 km de la okcidento ĝis la oriento, de Bajkalo ĝis la meridiano de la kunfluejo de la Ŝilka- kaj Argun-Riveroj.
En la Rusa Imperio, Daurujo estis oblasto kun sia ĉefurbo ĉe Nerĉinsk, poste ĉe Ĉita kaj iĝis parto de la Respubliko de Fora Oriento en 1920. Ĝi estas nuntempe dividita en Burjatio kaj Transbajkala regiono kaj konsistigas preskaŭ ĉion el la teritorio de tiuj du federaciaj unuoj.
La regiono donis sian nomon al diversaj bestospecioj inkluzive de daura erinaco ( Mesechinus dauuricus ), kaj de la sekvantaj birdoj : bruna muŝkaptulo ( Muscicapa dauurica ), daura korvo, daura perdriko, kaj ruĝpuga hirundo ( Hirundo dauurica ). La komuna nomo de la fama daura lariko ( Larix gmelinii ) same kiel de tiu de la daura ramno ( Rhamnus davurica ) ankaŭ devenas de la sama fonto.
Oktjabrjskij-Vilaĝo ( Октябрьский ), Amura provinco, apud la rusa-ĉina limo estas grava loko de uraniominado kaj pretigantaj instalaĵoj [2].
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Koordinatoj: 54° N 108° O / 54 °N, 108 °O (mapo)
- ↑ esperante Pastro Seriŝev 1914 : Siberio - Unua parto Transbajkalo, 248 p. (en :Historio de Esperanto), p.405
- ↑ Shandala N, Filonova A, Titov A, Isaev D, Seregin V, Semenova V, and Metlyaev EG (2009), Radiation situation nearby the uranium mining facility, Environmental section poster P.9, 54th Annual Meeting of the Health Physics Society, 12-16 July 2009, Minneapolis, MN, USA. angle