Transcendentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino transcendentalo, uzita unuafojon de Skolastikismo kaj aparte de Tomaso de Akvino, intencis signifi referencon al tio kio estas ekstreme universala. Tomaso ĝin aplikadis al tiuj konceptoj kiuj havas sian universalecon, kiel ekzemple vero kaj bono: tiuj, unuagrade de universaleco, referencas konkrete al ĉiuj homaj estuloj, sed se teorie ellaboritaj de la intelekto kaj volo de perfetktulo kiel Dio, ili akiras, metafore dirite, “superan universalecon” esprimeblan, ĝuste, per la termino “transcdentalo”.

Transcendentalo en Kant[redakti | redakti fonton]

”Mi nomas transcendentalo ĉiun scion kiu okupiĝas ne pri objektoj, sed pri nia maniero scii pri la objektoj, ĉar tiu devas esti ebla apriore.(I. Kant, Kritiko de la pura racio, A12)

En Kant la termino transcendentalo komencis indiki la "formalan" mekanismon de la scio, sendepende nome el ĝia enhavo. Kant, fakte, celas ekspliki ne kion oni konas, sed kiel okazas la scio, nome difini la teoriajn antaŭkondiĉojn kiuj igas ebla la scion.

Tiu estas unuflanke pasiva ĉar baziĝas sur sensacaj datenoj kiujn oni akiras, ĝuste, pasive sed ĝi, aliflanke, estas aktiva ĉar ni estas dotitaj per "transcendentalaj funkcioj", per funkciaj mekanismoj de la intelekto kiuj aŭtomate aktiviĝas en la sama momento dum kiu ni ricevas la sensacajn datenojn. Kaze de unua grado de la scio, la intuicio, ni instinkte aktivigas la funkciojn de spaco kaj tempo: nome ni diskriminas kaj aktive selektas kaj lokigas la sensacajn datenojn en la spaco kaj tempo.

Tiuj manieroj de funkcio de la sensa scio ne estas kroma aktiveco kiun ni efektivigas, sed specifaj proprecoj de nia intelekto.

Kant krome asertas ke la transcendentalaj funkcioj havas karakterizaĵojn de "neceso" – ĉar nia racio ilin nepre aktivigas tiupunkte ke se ni volus ilin bloki tio ne efektiviĝas -, kaj de "universaleco" - ĉar ili aprtenas, sammaniere al ĉiuj homoj dotitaj per racio.

Tiaj funkcio j – spaco kaj tempo, kaze de la intuicio – estas ĉiam ĉeestaj antaŭ ol ili ricevas la unuan sensacan datenon ĉar ili neniam alio estas ol la maniero de funkciado de nia racio. Fakte, ili rapide ekfunkcias ĉe la unua sensebliĝo de la sensoj.

Ili, tamen, nek konfuzendas kun la "universalaĵoj" aranĝitaj okaze de la sperto, ĉar ili ĉeestas kaj antaŭas la sperton kaj nek identigeblas kun la denaskaj ideoj kiuj estas jam dotitaj per enhavo (kiel, ekzemple la kunnaska ideo pri Dio) kiujn la transcendentalaj funkcioj ne posedas.

Oni povas do, aserti ke ili estas aprioraj, antaŭas la sperton (ĉar ili "staras trans" la sperto mem; sed samtempe ili estas imanentaj, ĉar ili fariĝas realaj, akiras efektivan valoron kaj ilia funkciado de potenco transiras al akto, nur kiam ili "enkarniĝas” kun la sensacaj datenoj. Tial, oni povas difini la kantan "transcendentalon" sintezo de "imanenteca" kaj "transcendeca".

La signifo de transcedentalo en idealismo[redakti | redakti fonton]

Multaj filozofoj antaŭ kaj post uzis tiun terminon, kun signifoj foje identaj kaj foje propraj.

La termino "trasncendentalo" estis reprenita de germanaj idealistoj Johann Gottlieb Fichte kaj Friedrich Schelling kiel sinonimo de funkciakonstitua, por difini ilian idealismon: idealismo estas laŭ ili filozofia postulato apriore enmetenda, pere de la intelekta intuicio, kiel nepra al la konstituiĝo ne nur de la homa scio, sed (malsame ol en Kant) ankax por la konstituiĝo de la realo objektiva. Fichte , fakte, agnoskis al Kant la meriton de la alproksimiĝo al la idealisma koncepto pere de la doktrino de la de la '"mi pensas",aŭ "transcentala apercepto"[1] kiu, tamen, blokiĝis nivele de formala principo de la realo. Idealismo transformas la mi pensas al principo konstituiga, materia, de la realo mem.

Transcendetala, do, estas Absoluto kiu kreas la mondon. Tiu ago ne povas esti montrata per racia vojo, sed estas postulita ĉe la komenco per intuicia-intelekta funkcio. Tiusence transcendentala: formo kaj enhavo, estas transcendaj kaj imanentaj antaŭ la kreo de la realo (memkonscio, kaj samtempe koincidantaj kun ĝi (memkonkonscio).

Transcendentalo laŭ skolastikuloj kaj kantismo[redakti | redakti fonton]

Evidente la du nocioj malsamas: laŭ la unuaj temas pri kategorio de la scio-sistemado de la menso kun fundamento en la realo, dum laŭ dua temas pri deviga funkcio tra kiu la menso igas ebla la organizado de la scio. Laŭ skolastikuloj spaco kaj tempo estas realaj sendepende de la homa sperto dum en la filozofiaj skoloj dependantaj de kantismo oni diskutas ĉu la spaco kaj tempo estas realaĵoj aŭ aprioraĵoj de la menso.

Transcendetaloj laŭ Sankta Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

Ili estas kvar kaj distingiĝas kaj transcendas la kategoriojn (nome, ekzemple, la substanco, la kvalito, kvanto, ago...). Fakte, la karakterizoj estas superaj dividoj de la esto, nome ili subdividas la eston, tio estas ili inkluzivas entaĵon A en determinita aro (se X estas ŝtono, tiam ĝi apartenas al la aro de la substancoj, se A estas pezeco de ŝtono tiam ĝi apartenas al la kvalitoj...). <la kvar estas:

Uno[redakti | redakti fonton]

Ĉiu esto estas unu ankaŭ se unuigaĵo de diversaj elementoj. Intuicie oni komprenas ke se ĉesas tiu unueco la esto ne plu individue ekzistas. Tiu ero de la tuto, se disigita el ĝi fariĝas siavice uno.

Vero[redakti | redakti fonton]

La vero prezentas du signifojn, du alirojn:

  1. logika, kiu estas la adekvatigo de la menso al la ento konata (kio povas esti akte ne tute konata sed, potence, estas tute konebla. Tiu logika adekvatigo estas propra de ĉiu realo pro kio oni rajtas diri ke veras la transcendentala principo: (latine, la lingvo de Tomaso) ens et verum konvertuntur: esto kaj vero samestas.
  2. ontologia, kiu interesas la dian menson, nome adekvatigo de la aĵo al la kreinta menso, en kiu estas konata la estontaj realigaĵoj de la dotito de libera volo. Sed tiu adekvatigo ne estas spertata de la homa menso.

Bono[redakti | redakti fonton]

La bono estas trascendentalo multfaceta:

  1. 1 bono estas kio multevaloras, kio do devus esti objekto de senegoisma komplezo kaj kio amata nature ekscitas amon kaj admiron. Do la bono estas est(aĵ)o, do bono estas amebla. La motivo, kroma, diras Tomaso, kuŝas en la fakto ke ĉio kreita de Dio ne povas esti nebona (vidu Genezon ĉap. 1)
  2. 2 bono estas kio altvaloras kaj tial devus altiri (sed tio ne ĉiam okazas). Oni pensu pri braveco, lerteco ktp. Do, la bono estas entaĵo admirinda.
  3. 3 ìbono estas kio kontentigas-ĝuigas. Bono, do, estas entaĵo dezirebla.

Pro tiuj kialoj, precipe pro la unua, oni ne povas ne konkludi ke la bono kaj la ento koincidas.

Belo[redakti | redakti fonton]

Belo aludas al tio kio subiĝas je admiro, miro kaj komplezo; estas kio meritas esti aprezata ne pro ĝia utileco sed pro ĝia valoro (kiel oni vidas, la belo estas, iamaniere, formo de bono: temas pri la bono sinrivelanta).

Rekvizitoj de la belo , la pulkrum laŭ Tomaso, estas tri:

  1. 1 la claritas, nome kelkaj identeco kaj determinateco de la aĵo, kelka ĝia konebleco (la samon teoriis Schopenhauer) ĉar aĵon el si mem nekoneblan oni ne komprenas, kaj se oni ne kopmrenas ĝi ne povas plaĉi.
  2. 2 integritas, nome kompleteco, integreco de ĝiaj partoj kiuj varias laŭ la propraĵo de ĉiu ento.
  3. 3 la debita proporcio, nome la proporcio inter la partoj de la aĵo konsiderita. Se la Davido de Mikelanĝelo havus la kapo eta kiel juglando ĝi altirus la atenton nur pro ridindeco.

Se tiuj karakterizoj de la entoj estas objektivaj, ili estas aspektoj de la aĵoj sendepende de nia juĝo. Do, la belo estas objektiva kaj ne subjektiva. Kio estas subjektiva estas nia percepto pri la belo, kiu determinas la diferencon de nia estetikaj juĝoj (kiuj tamen, eble, neniam estas kompletaj: estas tiu kiu, antaŭ certaj admirindaj kaj altiraj pejzaĝoj, ilin ne trovas belaj?).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jan A. Aertsen, Medieval Philosophy and the Transcendentals: the Case of Thomas Aquinas, Leiden: Brill, 1996.
  • Jan A. Aertsen, Medieval Philosophy as Transcendental Thought. From Philip the Chancellor (ca. 1225) to Francisco Suárez, Leiden: Brill, 2012.
  • John P. Doyle, On the Borders of Being and Knowing. Late Scholastic Theory of Supertranscendental Being Leuven: Leuven University Press, 2012.
  • Graziella Federici Vescovini (éd.), Le problème des Transcendantaŭ du XIVe au XVIIe siècle, Vrin, « Bibliothèque d’Histoire de la Philosophie ». 288 p. 2001.
  • Martin Pickavé (ed.) Die Logik des Transzendentalen. Festchrift für Jan A. Aertsen zum 65. Geburstag, Berlin, de Gruyter, 2003.
  • Piero di Vona, Spinoza e i trascendentali, Napoli, Morano, 1977.
  • Piero di Vona, L'ontologia dimenticata. Dall'ontologia spagnola alla Critica della ragion pura, Napoli, La Città del Sole, 2008.
  • Piero di Vona, Trattato dei concetti trascendenti, Napoli, Giannini Editore, 2011.
  • Piero di Vona, Questioni sui concetti trascendenti, Napoli, Giannini Editore, 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apeercepto estas percepto de la menso aparte klara kun plej preciza konsciigĝo pri si mem.