Transilien
Transilien estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Supra Normandio, Pikardio kaj Centro (Francio). Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.
Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.
« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de RFF (Reto Fervoja de Francio), estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.
Naŭ linioj apartaj de RER
Nomenklaturo 2004 |
Logoo | Klarigoj |
---|---|---|
Linio H | Deirpunkto: Parizo-Nord | |
Linio J | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj IV, V kaj VI | |
Linio K | Parizo-Nord - Crépy-en-Valois | |
Linio L | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj II kaj III | |
Linio N | Deirpunkto: Parizo-Montparnasse | |
Linio P | Deirpunkto: Parizo-Est | |
Linio R | Deirpunkto: Parizo-Gare de Lyon | |
Linio U | La Défense – La Verrière |
La 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri linio de tramtrajno kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.
Kvin linioj de RER
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|