Transilien L

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transilien L

Vagonaro "Z 6400" en stacidomo de Courbevoie

Vagonaro "Z 6400"
en stacidomo de Courbevoie
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Teknikaj trajtoj
Longo 82 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
vdr

La Linio Transilien L, plej ofte simple nomita Linio L, estas linio de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion, kun pluraj disbranĉiĝoj. Ĝi ligas la stacidomon Parizo-Saint-Lazare al tiuj de Cergy - Le Haut, Saint-Nom-la-Bretèche kaj Versailles-Rive-Droite, unuflanke, al tiu de Saint-Germain-en-Laye - Grande-Ceinture kaj al tiu de Noisy-le-Roi sur linio Grande ceinture Ouest (GCO), aliflanke.

Kreita en 2004, Linio L estas 82 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas proksimume po 311 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne per 726 trajnoj. Tial ke la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas nur de Sindikato de transportoj de Francilio (STIF).

Mapo

Mapo de Linio L

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj