Aŭtovojo A3 (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Transilvania Aŭtovojo)
A3
A3
Mapo de la itinero

Aŭtovojo A3 (rumane autostrada A3) estas aŭtovojo 565 km longa, parte ankoraŭ konstruata, en Rumanio.

La aŭtovojo eliras de Bukareŝto norden, transiras la Orientajn Karpatojn kaj diagonale trairas Transilvanion de sud-oriento al nord-okcidento. Ĝi atingas la limon al Hungario ĉe Borș.

Administre la aŭtovojo estas dividita al du projektoj, oriente kaj okcidente de Braŝovo. Ĝia okcidenta parto nomiĝas ankaŭ Transilvania Aŭtovojo (Autostrada Transilvania).

Parte la vojo estas financata de la ŝtato Rumanio, parte de privatuloj, kiuj ricevas koncesion pri 25-jara ekspluatado. La planoj por la okcidenta parto ĝis nun antaŭvidas ŝtatan financadon, sed eble troviĝos privataj interesuloj. La datoj en la ĉi-suba tabelo montras la originan planadon; tamen okazis prokrastoj, kaj ĝis komence de 2012 ne ĉiuj sekcioj laŭplane progresis. Tion interalie kaŭzis funda ree-analizo kaj reviziado de la planoj por la okcidenta parto en 2005.

Orienta parto
1 BukareŝtoMoara Vlăsiei 19,5 km 2008.05 – 2010.12 ŝtata finita
2 Moara Vlăsiei – Ploiești 42,5 km 2007.07 – 2010.07 ŝtata finita
3 Ploiești – Comarnic 48,6 km 2010 – 2014 privata
4 Comarnic – Brașov 58 km 2009 – 2013 privata
Okcidenta parto
1A Brașov (Cristian) – Făgăraș 53 km 2010.11.28 – 2013.12.31 ŝtata
1B Făgăraș – Sighișoara 52 km 2010.02.28 – 2013.12.31 ŝtata
1C Sighișoara – Târgu Mureș 56 km 2009.11.29 – 2013.12.31 ŝtata
2A Târgu Mureș – Câmpia Turzii 36 km 2009.11.29 – 2010.12.31 ŝtata
2B Câmpia Turzii – Cluj-Napoca okcidenta 54 km 2004.05.28 – 2010.02-28 ŝtata finita
3A Cluj-Napoca – Mihăiești 24 km 2008.03.01 – 2010.12.31 ŝtata
3B Mihăiești – Suplacu de Barcău 76 km 2008.03.01 – 2010.12.31 ŝtata
3C Suplacu de Barcău – Borș 64 km 2004.05.28 – 2010.02.28 ŝtata

La aŭtovojo transprenas kaj transprenos multon de la trafiko de la nacia vojo DN1, kiu same ligas Bukareŝton kaj Borș, sed laŭ alia itinero.