Transilvaniaj saksoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La transilvaniaj saksoj estas germanlingva minoritato en Transilvanio (nun en Rumanio). En 1930 tie vivis ĉ. 300.000 saksoj, sed ekde 1970 kaj precipe post 1990 multaj foriris al Germanio, Aŭstrio, Kanado kaj Usono.

Rumaniaj lokoj (malhele) kun germanlingva loĝantaro en 1918; la vorto "Sachsen" indikas saksan loĝantaron

La lingvo[redakti | redakti fonton]

Krom la norma germana lingvo, uzata en skribo kaj en oficialaĵoj, saksoj interparolas per sia dialekto. Kvankam la dialekto forte varias inter la vilaĝoj kaj la regionoj, ĝi restas bone interkomprenebla. En la diservoj la dialekto estas uzata nur en la prediko, plej ofte eĉ ne tie.

Oni supozas, ke la saksa dialekto devenis el la mozel-frankona lingvaro, same kiel la leceburga lingvo. Tial oni supozas, ke la saksaj koloniuloj devenis el la mozela-luksemburga regiono.

Pro la kunloĝado kun hungaroj kaj rumanoj kelkaj hungaraj kaj rumanaj vortoj estis akceptitaj en la saksan dialekton.

La "sep burgoj"[redakti | redakti fonton]

La germana nomo de Transilvanio, Siebenbürgen, laŭvorte signifas "sep burgoj" kaj rilatas al la sep fortikigitaj urboj de la regiono:

Ĉar vilaĝoj ne havis la rajton konstrui fortikaĵon aŭ muregon, ili protektis sin fortikigante siajn preĝejojn, kiuj okaze de milito servis kiel rifuĝejoj. Tiel ekestis la multaj fortresopreĝejoj de la regiono.

Pro la Andrea Buleo (Andreanum, Goldener Freibrief) de Andreo la 2-a de 1224 la saksoj posedis gravajn privilegiojn sur sia teritorio.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ekde la reformacio fare de la transilvania reformaciisto Johannes Honterus la saksoj estis evangeliaj. Ankaŭ tio distingis ilin de la rumana loĝantaro, kiu estas pliparte ortodoksa. Multaj eĉ malgrandaj vilaĝoj do havas du preĝejojn, evangelian kaj ortodoksan.

La transilvaniaj saksoj havas propran episkopejon, kies eklezio nomiĝas Evangelische Kirche A. B. in Rumänien (evangelia eklezio de auĝsburga konfeso en Rumanio). La episkopa sidejo estas Hermannstadt.

En la tempo, kiam Transilvanio apartenis al la habsburga regno, ĝi estis la nura parto de la lando, kie protestantismo estis permesata. Tial inter 1734 kaj 1756 oni devigis plurajn milojn da aŭstraj protestantoj formigri al Transilvanio. Malgraŭ la simila lingvo la tiel nomataj Landler, precipe en malgrandaj vilaĝoj, tenis sin aparte de la saksoj. Estis du vilaĝoj, Großpold kaj Neppendorf, kie ili estis la plimulto de la germanlingva loĝantaro.