Transirmetalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Transira metalo)

Transirmetaloj estas la 38 metaloj en la grupoj 3 ĝis 12 de la periodoj 4, 5, 6, kaj 7 en la perioda tabelo. Ili nomiĝas "transiraj", ĉar, kompare al la antaŭstaranta elemento, ili ĉiuj aldonas unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo. Ili estas duktilaj, fleksiĝemaj, kaj konduktas elektron kaj varmon. Fero, kobalto, kaj nikelo estas la nuraj elementoj de la listo, kiuj povas produki elektromagnetan kampon ((feromagnetaj substancoj).

La transirmetaloj estas: skandio, titano, vanado, kromo, mangano, fero, kobalto, nikelo, kupro, zinko, itrio, zirkonio, niobio, molibdeno, teknecio, rutenio, rodio, paladio, arĝento, kadmio, hafnio, tantalo, tungsteno, renio, osmio, iridio, plateno, oro, hidrargo, ruterfordio, dubnio, seborgio, borio, hasio, mejtnerio, darmŝtatio, rentgenio, kaj kopernicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]