Transkejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkejo
26-a de oktobro 1976 – 27-a de aprilo 1994

South African bantustan
Geografio
Ĉefurbo:
Mthatha
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Transkejo (signife la areo trans la Rivero Kejo), oficiale Respubliko de Transkejo (en Kosa lingvo iRiphabliki yeTranskei), estis Bantustano organizita por membroj de specifa etneco kaj teorie parlamenta demokracio en sudorienta regiono de Sud-Afriko. Ties ĉefurbo estis Mthatha, kutime literumata kiel 'Umtata' ĉe mapoj kaj en anglalingva materialo.[1]

Transkejo reprezentis gravan precedenton kaj historian referencpunkton por la sudafrika politiko de apartismo kaj "separata disvolviĝo" en kio estis la unua el kvar teritorioj deklaritaj sendependaj. Tra ties ekzisto ĝi restis internacie neagnoskata, diplomatie izolata, politike nestabila de facto unupartia ŝtato, kiu eĉ rompis rilatojn kun Sudafriko, la ununura ŝtato kiu agnoskis ĝin kiel politika ento. En 1994 ĝi estis reintegrita al ties granda najbaro kaj ekiĝis parto de Orienta Kablando.

Notoj[redakti | redakti fonton]