Translima luo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Translima luo (angle Cross-Border-Leasing (plue TLL: CBL) signifas luadon trans la ŝtatlimoj, tio estas kiam la luiganto kaj luanto havas siajn sidejojn en diversaj landoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

TLL estas uzata plej ofte por eluzi la impostajn, leĝajn avantaĝojn, eblecojn de la du landoj kaj tiel ŝparante imposton. Plej ofte okazas kontraktoj kun longa kurtempo kaj reluado de la lizingita objekto direkte al doninto (vendinto). Tiuj kurtempoj baziĝas je la impostaj leĝoj de kelkaj usonaj federaciaj ŝtatoj kiel Delaware kaj Novjorko: ĝi validas fakte kaj laŭ la usona juro kiel posedo-transdono. TLL estis eksportita kadre de la globalismo el Usono al aliaj ŝtatoj (Germanio, Britio, Japanio kaj Danio).

Pro la diversaj juraj komprenoj de la landoj, ekzistas fakte du posedantoj por unu kaj sama objekto. Kvankam la "luanto" enskribas ankaŭ kiel "luiganto" enspezon kaj plibonigas per tio sian bilancon. Tiun bilancotrukon ebligas la dereguligaj disponoj en la Usono dum la 1990-aj jaroj. Tiel estiĝas impostoŝparaĵo surbaze de la amortizoj, kiun la usona banko dividas kun la komunumo, kiu luigas la objekton – la komunumo ricevas maksimume 5% de la tuta transakcia volumeno, la t.n. "kontantvaloran avantaĝon".

Multaj eŭropaj komunumoj povis plibonigi sian mastrumadon per TLL. Per TLL enspezis ekz. la urbo Recklinghausen ĉ. 5 milionojn da dolaroj, sed kontraŭ la sumo, la usona investisto ricevas rajtojn je la komuna malpurakva kanalaro.

Objekto, kontraktaj praktikoj kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Por la TLL-kontraktoj plej bone taŭgas la longdaŭraj urbaj instalaĵoj kun mimimuma valoro de (stato 2004) 150 milionoj da eŭroj.

La kontrakta tipo ĝis 1999 estis ĉefe la "vendu kaj reluu" ("sale and lease back"), poste preskaŭ senescepte la tipo "lua kaj serva kontrakto" ("lease and service contract"). Ĉe la unua tipo, oni forvendis kaj reluis ekz. fervojojn, ĉe la dua oni vendis la publikan posedaĵon je 100 jaroj kaj samtempe oni reluis tion je pli mallonga tempo (24-30 jaroj). Oni ofte miskomprenas TLL kiel forvendon de io, sed tio okazas nur laŭ usona impostdeviga vidpunkto, laŭ germana vidpunkto (okaze de TLL-kontrakto en Germanio) ne okazas vendo.

Praktike, oni luas komunajn akvopurigajn sistemojn, kanalsistemojn, energiocentralojn, trinkakvosistemojn, fervojojn kaj metroojn, relaron, foirajn halojn kaj eĉ lernejojn je usonaj firmaoj por 100 jaroj kaj samtempe oni reluas ilin. La usona investisto pagas por la tuta lutempo la luan rentumon en unu sumo. Tio validas en Usono kiel "investo" kaj ebligas amortizon (dekalkulon). La komunumo reluas la instalaĵon por malpli longa tempo kaj ricevas la eblon reaĉeti la instalaĵon post fino de la lutempo. La luan procenton por la lua tempo kaj la reaĉetan valoron – el la ricevita rentuma antaŭpago de la usona investisto – rezervas la luanto en banko. Tiu lasta pagas el la rezervita sumo la aktualan luprezon al la usona investisto kaj fine de la lutempo eĉ la reaĉetan prezon. La provizora avantaĝo por la komunumo estas la diferenco inter la ricevitaj lu-elpagoj kaj la donitaj lu-elpagoj, inkluzive la reaĉetan prezon.

Problemoj:

  1. Kompenso ĉe difektiĝo de la instalaĵo; kontraŭ la komunumo.
  2. Laŭkontraktaj repagoj sumas pli multe ol ricevita mono (pro kontanta mono).
  3. La pli frua libera posedanto nun havas devojn kaj kontraŭ ĝi validas pretendoj kaj postuloj, kiuj estas sekurigitaj per garantia juro: laŭ usona imposta juro, sufiĉas la "ekonomia posedo", laŭ germana leĝo la komunumo restas la posedanto. Tiel ekzistas du posedantoj de la sama objekto, kio havas riskon pri perdo.
  4. En ĉiuj kontraktoj oni aldonas Usonon kiel juĝejan sidejon.
  5. Oni ne tradukas la kontraktojn, ofte pli ol 10 000 paĝajn, al nacia lingvo kaj ne informas la loĝantaron aŭ la urban konsilion pri la detaloj.

Oni ankaŭ en Usono mem rimarkis, ke temas pri ŝajnaj negocoj, tiel la usona senato en 2004 voĉdonis ŝanĝon de impostaj leĝoj, kiuj malebligas pluajn ŝajn-negocojn kun TLL.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Aachen: translima luo enlime: La fondaĵo Moena, al kiu apartenas Aldi Süd aĉetis en 1997 la rubobruligan instalaĵon (volumeno 325 milionoj da €) de la urbo Aachen kaj reluigis ĝin je 30 jaroj.
  • Dresdeno: fervojaj instalaĵoj kaj akvopuriga instalaĵo (volumeno 480 milionoj da usonaj dolaroj).
  • Düsseldorf: malpurakva instalaĵo (1 miliardo da USD).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]