Transliterumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de transliterumo

Transliterumotransliterado estas reskribado de teksto per aliaj literspecoj ol la originalaj. Dum transskribado celas prezenti la elparolon de fremdaj vortoj, transliterumo prezentas skribitan tekston en alia skribsistemo laŭeble fidele, do tiamaniere, ke el la transliteraĵo oni povos rekonstrui la originalan skribaĵon.

Uzo

Transliterado utilas, kiam oni ne disponas taŭgan tiparon por iu skribsistemo. Ĝi utilas ankaŭ al legantoj, kiuj parole ekkonis fremdan lingvon sed ne kompetentas pri ĝia kutima skribo. Tiel ekzemple homoj ne kapablaj legi la korean alfabeton, sed jes scipovantaj la korean lingvon, povas legi korean tekston ekzemple pere de la latinacirila alfabetoj.

Malsameco kun transskribado

Alilingva fonta vorto Transliterumo Transkribo Esperantigo aŭ Esperanta traduko
των υιών (greke) tōn uiōn ton ion de la filoj
खकि (sanskrite) khākī ĥaki kakia
とうきょう (東京) (japane) Tōkyō/Tôkyô/Toukyou Tokjo Tokio

Fideleco

Ideala transliterada sistemo prezentas unu apartan celliteron por ĉiu aparta fontlitero. Tiun principon rompas diversaj cirkonstancoj.

Nesufiĉa transliterado

Povas esti, ke la celskribo ne disponas tiom vastan literprovizon kiel la fontskribo. Ankaŭ povas esti, ke oni volas ne tro arbitre uzi la literojn de la celskribo, ekzemple ne signi iun vokalon per x, ĉar x kutime sonas kiel [ĥ], [ks] aŭ similaj.

En tiaj okazoj aŭ oni akceptas ian gradon de malklareco en la sistemo, aŭ oni modifas la literprovizon de la celskribo. Tion oni faras:

  • uzante kromsignojn
  • uzante litergrupojn, se ili ne kaŭzas konfuzon kun la litersekvo (ch bonas por prezenti ĉ en sensupersigna sistemo, kondiĉe ke en ĝi neniam aperas la sekvo c + h).

Troa transliterado

Inverse okazas, ke la fontskribo estas tiom ambigua, ke oni volas kompletigi ĝin. Ekzemple al lernantoj de arabskriba lingvo helpas transliterado kun indiko de vokaloj, kiujn la araba skribo ne aŭ ne precize notas. En ĉi tia okazo la sistemo iĝas mikso de transskribo kaj transliterumo.

Vidu ankaŭ