Translokiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Translokiĝo estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo, kiu koncernas ĉefe de grundoj estiĝintaj sur profundaj, ŝutiĝaj sedimentaj petroj, ekzemple leŭsoj. Tiu ĉi procezo ja okazas nur se la grundhorizonto ne enhavas karbonatojn. Kondiĉo de ĉi procezo do estas antaŭa procezo de senkalkiĝo. Do, temas pri grundoj genetike pli maljunaj, se ili estiĝis sur kunkarbonataj petroj, kiel leŭso. Pli multe da pluvo dum jaro estas favora kondiĉo por ambaŭ procezoj. Ĝuste pro tio, tiu ĉi procezo pli rapide kaj intense funkcias kaze de malpli deklivaj partoj de georeliefo, ĉar surfaca akvo de pluvoj, ne forfluas kaj eniras grundon en pli granda kvanto. Krome, se temas pri ne dekliva parto de georeliefo sub la deklivo, alfluas surfaca akvo de ĝi kaj helpas al ĉi procezoj. La tronslokiĝo koncernas de argileroj. Ĝi ligas kun lesiveoj, rezulto de tiu ĉi procezo estas diferenciitaj horizontoj - suba riĉigita B-horizonto, kaj supra malriĉigita E-horizonto (do E-horizonto pro la procezo enhavas malpli da argilo, kiu sedimentiĝas en suba B-horizonto). En iuj lesiveoj, kiam la procezo estas malpli intensa aŭ okazas malpli longe E-horizonto mankas (sed B-horizonto enhavas pli da argilo ol surfaca humo huma A-horizonto. Translokataj ne estas nur argileroj, sed translokiĝo de aliaj aĵoj en grundoj estas ligita kun aliaj grundformiĝaj procezoj, kiel ekzemple podzoliĝo k.s. Ĉiam ja restas kondiĉo, ke almenaŭ supra parto de grundo devas esti sen karbonatoj.